Posts tagged ‘Kubo’

Mi ĵus alvenis el Kubo

SAM_0392-450

Kun E-geamikoj en Havano.

Mi nur ŝatus saluti al ĉiuj novaj kaj malnovaj geamikoj kiujn mi renkontiĝis dum la 6-a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio. Mi vere feliĉas ĉar mi partoprenis ĝin kaj vizitis tiun unikan insulon denove dank’ al #Esperanto! Tiu supra foto estis farita dum mia lasta vespero en Havano, post la fermo de la kongreso. Efektive mi fotis ege malmulte, tamen mi filmis treege multe! Do tio signifas ke baldaŭ nova filmeto en Esperanto aperos interrete ĉe #YouTube! Pri ĝia enhavo mi ankoraŭ ne volas klarigi… Plaĉas al mi surprizo!

[Fábio Monteiro]

Summary: I’ve just returned from Cuba.

Resumen: acabo de regresar de Cuba.

Bandeira do Brasil.Resumo: acabei de chegar de Cuba.

Anúncios

30/11/2015 at 12:37 Deixe um comentário

Julián Hernández parolas al Globeto TV

Plezure mi prezentas tiun ĉi novan epizodon de Globeto Intervjuas! Temas pri Julián Hernández, kuba kantisto, komponisto, gitaristo, instruisto pri Esperanto, eks-prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio, kaj nuntempe ties estrarano. Krom la parolado, Julián ankaŭ prezentas kelkajn muzikpecojn… Bonvole ĝuu, lasu komentojn ĉe YouTube, republikigu ĝin en viaj sociaj retoj, ĉiel dissendu al via E-geamikoj tra la mondo!!! Se vi ankoraŭ ne abonis nian kanalon, bonvole abonu ĝin (TIO ESTAS SENPAGA!), ĉar tio vere gravas por ke ni daŭrigu nian laboron por Esperanto ĉe YouTube. Dankon pro via helpo kaj subteno, kara leganto.

[Fábio Monteiro]

Summary: interview with the Esperanto singer Julián Hernández.

Resumen: entrevista con el cantante Esperantista Julián Hernández.

Bandeira do Brasil.Resumo: entrevista com o cantor esperantista Julián Hernández.

29/12/2014 at 13:07 Deixe um comentário

Zamenhofa Festo

Ni celebras la Zamenhofan tagon en Guantanamo.

Ni celebras la Zamenhofan tagon en Guantanamo.

Mi vere povus skribi longegan raporton pri la pasinta semajnfino, tamen bedaŭrinde la manko de tempo tute ne tion permesas… Mi iris al paradiza plaĝo en ŝtato Guantanamo por partopreni je Esperanta renkontiĝo. Ĝi estas ja tradicia evento por la Kuba Esperantistaro, ĉar ĝi okazas ĉiujare kaj komenciĝis antaŭ 18 jaroj. Detalo: la aranĝo ĉiam estas realigata ĉirkaŭ la Zamenhofa Tago. Do se vi estas eksterlandano, kiu emas viziti Kubon, indas efektive alveni dum tiu periodo.

Muzaiko kun novaj amikoj (klaku sur la foto por pligrandigi ĝin).

Muzaiko kun novaj amikoj (klaku sur la foto por pligrandigi ĝin).

La loko estas nekredeble bela, kun suna vetero, kvieta maro, kaj sufiĉa infrastrukturo. Proksimume 60 Esperantistoj partoprenis kaj la programo konsistis el prelegoj, kunsidoj, lecionoj, kaj kopreneble amuziĝo! Dum la tago la plaĝo invitadis nin al naĝado kaj promenado, dum la nokto la luno alvokadis nin al dancado kaj drinkado. Mi multege amuziĝis ĉefe dum la adiaŭa festo, kiu okazis ĝuste en la 15-a de decembro. Malgraŭ la ebriiĝo ni ne forgesis tosti omaĝe al nia kara majstro Zamenhof… :mrgreen:

[Fábio Monteiro]

Summary: december 15, Zamenhof Day.

Resumen: 15 de diciembre, Día de Zamenhof.

Bandeira do Brasil.Resumo: 15 de dezembro, Dia de Zamenhof.

16/12/2013 at 21:08 Deixe um comentário

Amindaj en Contramaestre

Mi kun la belaj knabinoj de “Amindaj”.

Mi kun la belaj knabinoj de “Amindaj”.

Hodiaŭ mi ĝuis mian tutan tagon en Contramaestre, urbeto kiu troviĝas en la orienta parto de Kubo. Ĝi estas konata ene de la kuba E-movado ĉar ĉi tie estas la sidejo de Amindaj, la plej mojosa E-muzikgrupo el Kubo kaj certe unu el la plej bonaj el la mondo. Bonŝance mi alvenis dum Esperanta renkontiĝo kaj spektis spektaklon de la koncerna muzikistaro. Mojosegeeeee! Krome bonan manĝaĵon kaj agrablan konvesacion trovis mi dum la tuta tago… Mi nur bedaŭris ke la tempo rapidege passas kiam oni estas ĉe belaj kubaninoj. Damneeeee! 😕

[Fábio Monteiro]

Summary: esperantistic meeting in Contramaestre.

Resumen: reunión Esperantista en Contramaestre.

Bandeira do Brasil.Resumo: encontro esperantista em Contramaestre.

07/12/2013 at 23:37 Deixe um comentário


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.477 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

outubro 2017
D S T Q Q S S
« jul    
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: