Posts tagged ‘internacia lingvo’

Pri la Meksika Kongreso de Esperanto

Mia persona sperto en la Meksika E-kongreso. Ĉi tiu teksto estas la originala raporto, kiu aperis tute “tondita” kaj tial fuŝita en la Revuo Esperanto n-ro 1276, de januaro 2014.

Ree tiu bela sento…

Grupa foto dum la solena malfermo de la Kongreso. (Klaku sur la foto por pligrandigi ĝin)

Grupa foto dum la solena malfermo. (Klaku sur la foto por pligrandigi ĝin)

Lastsemajnfine mi spertis denove la mirindan sensacion, kiun oni sentas kiam oni ĉeestas en Esperanta aranĝo for de la landhejmo… Ene de mia pasportserva vojaĝo mi profitis la bonŝancon por enmeti en mia itinero tra Meksiko la 13-an nacian Kongreson de Esperanto. Kiel kutime mi ne pentis pro vojaĝo al fora E-evento, tamen mi nur bedaŭras ke ĝi daŭris nur 4 tagojn… 😕 La kongreso okazis de la 15-a ĝis la 18-a de novembro, en ĉarma kaj eta universitato nome “Escuela de Estudios Superiores Regina”, situata ene de la bela historia centro de la ĉefurbo de Meksiko. Proksimume okdek esperantistoj unuiĝis ĉirkaŭ la temo “Agado por pli bona mondo”. Jen kelkaj okazaĵoj…


Ĉu vi iam aŭdis pri “Orboj”?

Victor Argüelles.

Victor Argüelles argumentis favore al vegetaranismo.

Kompreneble, multaj el la 12-aj prelegoj estis ligitaj al la proponita temo. La juna preleganto, Victor Argüelles, ekzemple, parolis pri Vegetaranismo: “ĝi povas plibonigi multajn aferojn. Ne nur la sanon de la homoj, sed ankaŭ la mondon, ĉar ĝi helpas batali kontraŭ malsato, ĝi ankaŭ plibonigas la medion, la vivon de la bestoj, do vegetaranismo nur havas pozitivajn aspektojn”, diris li sub intervjuo.

La movadecan prelegon garantiis Martin Schäffer, Ĝenerala Sekretario de UEA, kiu alparolis pri la strategia laborplano de la Universala Esperanta Asocio por la venontaj jaroj. Laŭ li, “ni devas labori pli profecie ĉefe pri kvar precipaj kampoj de la movado: konsciigo, kapabligo, komunumo kaj kunordigado. Dum la prelego ni diskutis kiel la partoprenantoj povas helpi la realigon de tiu plano”. Alian Esperantan temon kunportis Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA, kiu prelegis pri evoluigo de lingvaj kapabloj kaj sociaj retoj en Esperanto. “Mi komparis la manieron laŭ kiu la homoj lernas Esperanton nun al tiu kiu okazis antaŭ ol la ekesto de la interreto kaj sociaj retoj. La ŝanĝoj estas nekredeblaj! Kaj ni devas lerni kiel plibone profiti tiujn novajn komunikrimedojn”, agnoskis Raola dum intervjuo.

Schäffer kaj Raola prelegas.

Schäffer kaj Raola prelegas.

La plej freneza kaj mistera prelego venis de Joaquín Rosillo, kiu klarigis tion kio estas “orboj”. Ĉu vi iam aŭdis pri ilin? “Kiam ni fotas, kelkfoje ni povas vidi ilin. Orboj estas specialaj makuloj aŭ lumoj kiuj aperas sur fotoj. Ĝenerale, ili aperas kie estas gajeco, feliĉo, kaj pozitiva energio. Dum la prelego mi montris multajn fotitajn orbojn kaj klarigis pri la ĉefaj iliaj karakteroj…”, al mi eksplikis Joaquín. La plej interesa afero estas ke dum la fino de la prelego la partoprenantoj freneze fotis ĉie en la ĉambro celante kapti orbojn, tiam mi mem fotis kelkajn per mia kamerao! Laŭ la preleganto, ili ofte vizitas E-aranĝojn… 😛

Joaquín dum intervjuo kaj kelkaj orboj en foto farita de mi dum la prelego. (Klaku sur la foto por pligrandigi ĝin)

Joaquín dum intervjuo kaj kelkaj orboj en foto farita de mi dum la prelego. (Klaku sur la foto por pligrandigi ĝin)

Pro tio ke mi estas la verkisto de tiu ĉi artikolo, mi rajtas iom fanfaroni kaj diri ke ankaŭ mi prelegis pri ege grava temo! :mrgreen: Mi portis al la partoprenantaro ĉiujn informojn pri la venonta IJK (Internacia Junulara Kongreso), kiu okazos en mia loĝurbo Fortalezo, en la nordorienta brazilo, kaj tial mi nun partoprenas je la LKK (Loka Kongresa Komitato). Mi prezentis la urbon, ion pri la loka kulturo, la kongresejon, la temon, kaj respondis dubojn kaj demandojn de la kongresanoj. Verŝajne mi konvikis kelkajn meksikanojn pri la indeco de tiu E-aranĝo kaj ni baldaŭ renkontiĝos en Brazilo… Por atingi pli da informoj, vizitu la retpaĝon pri la 70-a IJK: www.ijk.brazilo.net


Ĉu vi ŝatus drinki Esperanton?

La gefratoj Magaña ludas sub la E-flago.

La gefratoj Magaña ludas sub la E-flago.

Krom la prelegoj, la programo ankaŭ havis distrajn momentojn kiel: ludoj, pentrado, karaokeo, kajmanejo, spektado de filmoj, kaj ekskursoj. Alia treege bona programero estis la Arta Vespero, kiu okazis en granda teatrejo sabate ekster la kongresejo. La partoprenantoj spektis altkavalitajn spektaklojn pri meksikaj tradiciaj dancoj kaj muzikoj, infanan Esperantan teatraĵon, E-kantojn ktp. Tiu nokto efektive indis kaj laŭ multaj kongresanoj fariĝis la ĉefa pinto de la tuta programo.

Tuj post la prezentado, mi konversaciis kun la gefratoj Magaña, kiuj ĵus sin prezentis. “Ni montris kelkajn muzikaĵojn de nia instrumenta muzikgrupo, kiu en la hispana nomiĝas ‘El Ensamble Azul’. Fakte la grupo estas formata de 4 muzikistoj, sed nur povis veni mi kaj mia frato. Do drumo kaj fluto kune ne bone kongruas, tamen estas nekredeble ke la publiko aplaŭdis nin! Hehe… Eble pro tio ke mi estas Esperantistino… Hehe…”, ŝercis la drumistino Ana Fabiola.

Neforgesebla momento estis la adiaŭa festo, kiun okazigis la Esperanta familio Vega Acosta en sia propra hejmo. En tiu ĉi parto de ĉi-artikolo, mi mallaŭte devas konfesi ke mi ege ŝatas meksikajn manĝaĵojn, kaj la festo liveris al mia buŝo multajn bongustaĵojn! Dum la gustumado, mi konversaciis kun la ĉefa organizantino de tiu celebro, mia kara Guadalupe Vega Acosta, kaj ŝi konfesis emocie: “mi estas tre kontenta, ege feliĉa, ke ĉiuj Esperantistoj venis al nia domo, mi ŝatus adiaŭi ĉiujn, ĉar ni havis tre bonajn momentojn kaj sukcesan kongreson”. 🙂

Ĉu vi iam drinkis Esperanton?

Ĉu vi iam drinkis Esperanton?

Krome unuafoje en mia vivo mi havis unikan sperton: mi efektive drinkis Esperanton!!! Jes, ekzistas en Meksiko tekilao kiu nomiĝas “Esperanto”, cetere laŭ la drink-fakuloj ĝi estas unu el la plej bonkvalitaj drinkaĵoj el la lando! “Kutime ĉi tie en Meksiko ni drinkas tiun Esperantan Tekilaon por celebri kaj tosti en E-eventoj”, agnoskis Joaquín R. Vega Acosta. Finfine, ni povis laŭlitere diri ke nia kara lingvo vere ebriigas la penson de siaj ŝatantoj. :mrgreen:


Mi jam sopiras…

Mozaiko kun novaj kaj malnovaj geamikoj. (Klaku sur la foto por pligrandigi ĝin)

Mozaiko kun novaj kaj malnovaj geamikoj. (Klaku sur la foto por pligrandigi ĝin)

Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne estas tiom sperta pri E-kongresoj, do mi ne posedas bonan mezurilon por kompari multajn eventojn. Tamen mi certe povas aserti ke mi multege ĝuis la Meksikan Kongreson de Esperanto. La oficiala programo estis sufiĉe riĉa, la ejo tre taŭgis, kaj la plejmulto da prelegantoj estis ege kompetentaj. Krome partoprenis multaj spertaj parolantoj, kiuj starigis interesajn konversaciojn kaj debatojn. Pro tio mi agnoskas ke la laboro de la Meksika Esperanto Federacio (MEF) estas vere profesia kaj apogenda. “Mi estas feliĉa pri la rezultojn de la kongreso. Kelkfoje mi pensas rezigni tiun laboron, ĉar ĝi estas ege malfacila kaj postulas multon de mi… Tamen kiam ni vidas la homojn ĝuante la aranĝon, ni konstatas ke tiu laboro vere indas kaj deziras ĝin kreskigi”, deklaris sub intervjuo la prezidantino de MEF, Mallely Martínez.

Mallely Martínez.

Mallely Martínez, la prezidantino de MEF dum intervjuo.

Persone, mi nur kunportis bonajn impresojn ne nur pri la E-kongreso, sed ankaŭ pri la lando. Se vi havos oportunon koni Meksikon, ne hezitu! Mi forte rekomendas. Meksiko estas mirinda lando, kun belegaj ejoj, riĉega kulturo, amikema popolo, krom la bongustaj drinkaĵoj, manĝaĵoj kaj belaj virinoj… 😀 Mi restis tie dum 2 monatoj, kaj ekkonis 7 malsamajn urbojn, kaj tiel vere enamiĝis al la lando! El Meksiko mi kunportis kelkajn librojn, multajn muzikaĵojn, filmojn, milojn da fotoj, neforgeseblajn memoraĵojn, kaj kelkajn bonajn geamikojn ene de mia koro… Tute certe mi iam revenos! Des pli certe dum E-aranĝo… 😉

[Fábio Monteiro]

Summary: about the Mexican Congress of Esperanto.

Resumen: sobre el Congreso Mexicano de Esperanto.

Bandeira do Brasil.Resumo: sobre o Congresso Mexicano de Esperanto.

Anúncios

19/11/2013 at 9:41 3 comentários

Arta Ekspozicio gvidata en Esperanto

Esperanta flago. Globeto – Interreta Televido – ĵus aperigis novan raportaĵon. Legu bonvole detalojn sube.

Hodiaŭ mi publikigis novan filmeton en Esperanto. Temas pri ekspozicio de pentraĵoj verkitaj de artisto, kiu loĝas ĉi tie en urbo Fortalezo, nome Jozefo Lejĉ. Detaleto: ankaŭ li parolas Esperanton! La filmeto estas tre simpla, ĝi montras la ekspozicion dum la pentristo konversacias amike kun la spektantoj, kvazaŭ li gvidus ilin tra la pentraĵoj.

La plej interesa afero estas percepti ke nuntempe la interreto kune kun la Internacia Lingvo ebligas tian mirindan formon de interkomunikado, kie iu ajn evento – ie ajn – povas ricevi vizitantojn el ĉie (almenaŭ virtuale). Se la evento temas pri arto, tiu ebleco estas eĉ pli ĝojebla, ĉar oni kutime diras ke la arto efektive estas universala lingvaĵo…

Ha, ĉi tiu filmeto estis la unua farita de mia nova kamerao, kaj ĝi funkciis kiel unua eksperimento… Fakte la kvalito de la bildoj kaj de la sonoj multe pliboniĝis kvankam mi filmis sub malbonaj kondiĉoj, en bruema kaj iom malluma loko. Sed la unua rezulto plaĉis al mi. Do mi esperas ke ankaŭ vi, la leganto-spektanto, ĝuu ĝin. Bonvole opiniu! Lasu vian komenton ĉefe ĉe YouTube. Via reago tre gravas al nia projekto!

[+] Ankaŭ vizitu bonvole la blogon de la pentristo: www.lejch.blogspot.com.br

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Video of an exhibition of paintings where the painter himself guides us in Esperanto.

Bandeira da Espanha.Resumen: Video de una exposición de pinturas guiada por el propio pintor en Esperanto.

Bandeira do Brasil.Resumo: Vídeo de uma exposição de pinturas guiado pelo próprio pintor em Esperanto.

26/11/2012 at 18:59 Deixe um comentário

Ĉu Esperanto geedzigas?

Esperanta flago. Kion vi opinias? Ĵus aperis ĉe “Globeto – Interreta Televido” du filmetoj pri geedziĝo inter esperantistoj.

Certe kiam Zamenhof ekpensis pri ia internacia lingvo, geedzigi homojn ne estis lia ĉefa celo. Tamen kutime la esperantistoj aŭdas pri geparoj – formitaj de homoj el malsamaj landoj – kiuj konatiĝis pere de Esperanto, tuj poste enamiĝis, kaj finfine geedziĝis.

Ŝajnas al mi, ke multaj esperantistoj ŝatus travivi tian sperton, ĉar la plejmulto emas sperti internaciajn kontaktojn. Ankaŭ plaĉas al mi tiun ideon, sed bedaŭrinde mi ankoraŭ ne havis ŝancon koramikiĝi kun bela kaj interesa eksterlandulino… Ankoraŭ… 😉 Eble pro tio, ke Brazilo estas tre fora lando, kaj ne estas facile trovi eksterlandanojn, kiuj parolas Esperanton, ĉie… Tamen mi kredas, ke pro la interreto, tiaj internaciaj rilatoj pli kaj pli eblas, kaj do kreskos la nombro da E-geparoj mondskale. Pro tio mi pacience esperas…

Por nutri la revon de ĉiuj amemaj viroj kaj virinoj ĉirkaŭ la mondo, jen: Esperanto Geedzigas. Du kvin-minutaj dokumentaj filmetoj, kiuj montras la geedziĝon inter unu brazilano kaj unu polino, ambaŭ esperantistoj, kiuj konatiĝis dank’ al Esperanto, kaj ekde tiam konstruas seriozan interrilaton pere de la Internacia Lingvo. Bonŝance ili estas amikoj miaj, kaj mi povis registri ĉion per filmoj kaj fotoj. Kvankam tia historio ne estas novaĵo en Esperantujo, apenaŭ ekzistas aŭdvidaj registraĵoj pri tio. La filmetoj estas tre simplaj kaj faritaj per modestaj teknikaĵoj, sed bone montras kiel Esperanto trafas la korojn de ĝiaj parolantoj. Mi esperas, ke ĉiuj revemaj esperantistoj en la mondo kunprofitos tiun feliĉan momenton spektante la subajn filmetojn.

*Ha, Esperanto Geedzigas unue estis farita por partopreni konkurson “125 jaroj de Esperanto”, okazigita de Germana Esperanto-Asocio dum decembro 2012.


Jes! Nun mi estas vera Reĝisoro! =P

Jes! Nun mi estas vera reĝisoro! =P

Pli moderna filmilo
Finfine mi aĉetis novan kaj pli bonan kameraon, nome Sony HXR-MC50U. Mi feliĉegas, ĉar ekde nun mi povos fari filmetojn kun pli bona kvalito, eĉ kun alta difino (high definition)! Ĝi venis el Usono, kaj mi ricevis ĝin antaŭ iom da tagoj. Do mi ankoraŭ ne havis tempon por fari la unuan filmeton per ĝi, ĉar mi estas traleganta la lernolibreton, kiu instruas pri ĝia funkciado. Venontsemajnfine mi inaŭguros ĝin per testfilmo, kaj tuj poste mi enmetos tiun testaĵon ĉe Globeto.

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Video shows marriage between esperantists from different countries.

Bandeira da Espanha.Resumen: Video muestra matrimonio entre esperantistas de países diferentes.

Bandeira do Brasil.Resumo: Vídeo mostra casamento entre esperantistas de países diferentes.

18/09/2012 at 19:01 2 comentários

Sendaĵo al Germanio

Esperanta flago. Pri la filmeto, kiun mi ĵus sendis al konkurso en Germanio.

Dum la pasinta ĵaŭdo (06/09/2012), mi sendis al Germana Esperanto-Asocio mian filmeton por partopreni konkurson “125 jaroj de Esperanto”. Nun mi estas iomete maltrankvila ĉar eble la filmeto ne atingos Germanion ĝis la limtago: la 30-a de septembro. Laŭ la poŝt-servistino, kiu akceptis min, la sendaĵo probable atingos la celon inter 20 kaj 30 tagoj. Bedaŭrinde ŝi ne povis precize indiki la ĝustan tagon, ĉar tio dependas plurajn faktorojn… Tamen mi esperas ke ĉio kulminos en ĝusta kaj bona finalo, ĉar mi vere volas partopreni, ĉu pro la premio (kompreneble!), ĉu pro tio ke mi kredas ke aŭdvidaj produktaĵoj estas treege gravaj por la evoluo de nia Internacia Lingvo nuntempe.

Tio estas la kovrilo de “Esperanto Geedzigas”.

Tio estas la kovrilo de “Esperanto Geedzigas”.

La filmeto nomiĝas “Esperanto Geedzigas” kaj ĝi estas kvin-minuta dokumenta filmo pri geedziĝo inter geesperantistoj el malsamaj landoj. Unu brazilano kaj unu polino, kiuj konatiĝis dank’ al Esperanto, kaj ekde tiam konstruas seriozan interrilaton pere de la Internacia Lingvo. Tia rakonto ne estas novaĵo en Esperantujo, tamen apenaŭ ekzistas aŭdvidaj registraĵoj pri tio. La filmeto mem estas tre simpla kaj farita per modestaj teknikaĵoj, sed bone montras kiel Esperanto trafas la korojn de ĝiaj parolantoj.

Tre baldaŭ mi esperas publikigi ĝin ĉe la rubriko “Globeto” en mia YouTube-a kanalo.  Ĉisemajne mi ankoraŭ muntos ekstran parton, enhavante kelkajn aferojn kiuj ne eniris en la ĉefa parto pro la eta longeco.  Tuj kiam mi finos tiun laboron, mi publikigos la filmetojn ĉi tie per nova blogaĵo. Ĝis tiam!


La hazarda lanĉado

La E-aktoro dum la intervjuo. Baldaŭ aperos filmeto pri li ĉe Globeto.

La E-aktoro dum la intervjuo. Baldaŭ aperos filmeto pri li ĉe Globeto.

La lanĉado de “Esperanto Geedzigas” jam okazis tute hazarde en la sama tago kiam mi sendis ĝin al Germanio. Pasint-ĵaŭde okazis en mia urbo E-evento, kie fama Brazila esperantisto kaj (okdekajara!) aktoro – nome Amarílio de Carvalho – prezentis teatraĵon al loka esperantistaro. Mi iris tien precipe por intervjui lin kaj tiam prepari novan E-filmeton… Hazarde mi kunportis en mia dorsosako kopion de “Esperanto Geedzigas”, kaj mi montris ĝin al la organizantoj, kiuj tuj perceptis ke ĝi povus malfermi grandstile la artvesperon. Tiel okazis… Tuj post la spektado, la filmeto gajnis amasegojn da aplaŭdoj kaj laŭdoj! 😀

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: I’ve just sent a short film to a cinema Esperanto festival in Germany.

Bandeira da Espanha.Resumen: Acabo de enviar un cortometraje para un festival de cine en Esperanto en Alemania.

Bandeira do Brasil.Resumo: Acabo de enviar um curta-metragem para um festival de cinema em Esperanto na Alemanha.

09/09/2012 at 23:55 3 comentários

La lanĉado de Globeto

Esperanta flago. Hodiaŭ mi lanĉas mian unuan Esperantan Projekton: Globeto – Interreta Televido.

Post preskaŭ 1 jaro, finfine mi sukcesis munti kaj publikigi la filmetojn pri TAKE (la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto). La prokrastado okazis pro manko de tempo por fari ian kroman laboron. Tamen mi nepre farendis tion, do mi kaptis mian tutan liberan tempon, inkluzive postnoktomeze kaj semajnfine, por realigi la du filmetojn.

Mi tro laboris dum la lastaj 4 semajnoj. Unue mi spektis ĉiujn filmetojn, kiujn mi filmis dum la kongreso, proksimume 300 etaj filmoj. Poste mi priskribis ĉiujn sur la papero por plifaciligi la laboron. Due mi skribis gvidilon, rakontante ĉiujn kiuj aperus ĉe la ekrano. Trie mi registris mian paroladon, elektis kelkajn uzotajn muzikaĵojn, sonefektojn, vinjetojn ktp. Poste la plej amuziga sed laciga parto: la muntado, kie mi devus aranĝi ĉiujn bildojn kaj sonojn laŭ la gvidilo… Uf! Finfine mi sukcesis fini la filmetojn kaj vi povas spekti la rezulton sube:


Pri Globeto
Mi kaptas ĉi tiun okazon por lanĉi mian unuan seriozan Esperantan aktivaĵon: “Globeto – interreta televido”. Ĝi temas pri rubriko ĉe mia “YouTube”-a paĝo, kie mi enmetas nur filmetojn en Esperanto aŭ pri Esperanto.

Globeto ne estas oficiala, movada, ŝtata aŭ ligita al ia specifa Esperanta entrepreno. Komence ĝi estas tre simpla projekto, tute sendependa kaj iom privata, ĉar ĝi estas farita de sola Esperantisto, kiu nur ŝatas raporti per filmoj.

Tiuj estas diversaj vinjetoj de Globeto.

Tiuj estas diversaj vinjetoj de Globeto.

Vere mi ne bone scias kiel daŭrigi la aferon, ĉar nuntempe mi ne havas sufiĉan liberan tempon por dediĉi min al Globeto. Tamen mi provos pretigi minimume po 1 filmeto monate, aŭ po 1 filmeto dum 2 monatoj… Mi ne ĝuste scias pri tio, sed mi klopodos daŭrigi ĝin.

Mi opinias ke ankaŭ eblas kunlabori interrete kun aliaj esperantistoj, kiuj estas disaj en la mondo kaj ŝatas filmi kaj foti. Certe tio estas bonega oportuno por konstrui riĉan kaj diversecan kaj internacian aŭdvidan kulturaĵon en Esperanto. Ĉu eblus?

Tiel mi esperas kontribui por la Esperanta ideo, por la disvastigado de nia lingvo, kaj por la lernado de novaj esperantistoj, kiuj volas lerni Esperanton per pli amuzaj metodoj.


La sekvaj paŝoj
Sony Cyber-shot DSC-W350

Sony Cyber-shot DSC-W350

Se vi jam spektis la filmetojn pri TAKE, vi certe perceptis ke bedaŭrinde la kvalito de la bildoj ne estas tiel bona. Ili estas nur videblaj, sed tre malbonaj, ĉar ili estis faritaj per ege simpla fotilo (vidu dekstre). Pro tio, mia celo nun estas aĉeti plibonan kameraon por plibonigi la kvaliton de Globeto, kaj fari la bildojn pliagrablaj al la spektantoj. Mi intencas fari tion en la venonta monato. Tuj poste mi faros novajn filmojn. Mi jam havas kelkajn ideojn kaj bonajn historiojn por rakonti… Pri tio, tuj mi blogos ĉi tie.


Kiel kaj kial fari E-filmetojn?
Nuntempe esprimi sin per filmoj fariĝis tre facila. Ankaŭ fariĝis facila publikigi kaj dissendi filmojn mondskale. Por fari tion, vi ne bezonas esti profesia ĵurnalisto, filmisto aŭ reĝisoro. Vi bezonas nur ian fotilon aŭ filmilon kaj ian komputilon, krom la volo, la vervo, kaj la instigo esprimi sin per filmoj.

La teknikaĵoj por esti filmanto fariĝis iom malmultekosta kaj tre havebla en plejmulto da landoj. Krome ne estas mistero kiel manipuli filmilojn aŭ fotilojn. Tiaj maŝinoj ĝenerale funkcias kiel infanaj kaj amuzigaj ludiloj. Probable la problemo estus la muntado, ĉar la softvaroj por fari tian laboron eble ne estas tiom popularaj inter nefakuloj. Tamen jam estas kelkaj programaroj, kiuj estas tre haveblaj, facile uzeblaj, malmultekostaj aŭ eĉ liberaj, kaj ili kapablas realigi muntadojn kvazaŭ profesinivelo. Mi ekzemple uzas softvaron, kiu nomiĝas “Sony Vegas” kaj ĝin mi rekomendas al la komencantoj.

Sony Vegas: softvaro por munti filmetojn.

Sony Vegas: softvaro por munti filmetojn.

Do faru ni E-filmetojn! Estas facile kaj krome tre utile! Nun mi memoras ke antaŭ 4 jaroj, kiam mi malkovris Esperanton, mi unue serĉis ion ĉe “Youtube”, sed preskaŭ nenio aperis… Tamen nuntempe jam estas pli da E-filmetoj interrete, sed la kvanto ankoraŭ ne sufiĉas. Mi opinias ke la aŭdvidaj produktaĵoj estas nepraj aferoj por Esperanto. Ĝi ebligas ege interesan kulturan interŝanĝon. Ĝi multe helpas la lernadon kaj la disvastigadon de la lingvo. Kaj ĝi povas montri plifacile al neesperantistoj ke nia internacia lingvo estas viva, disa en la tuta mondo kaj estas tre utila. Do antaŭen!


Kion esperas mi?
Per ĉi tiuj unuaj filmetoj mi esperas ke la homoj, kiuj partoprenis en TAKE, sopiros pri tiuj neforgeseblaj tagoj en San-Paŭlo. Kaj tiuj, kiuj ne partoprenis, fariĝos instigataj por partropeni ĉe la venontaj Esperantaj aranĝoj.

Mi ankaŭ volas ege danki al ĉiuj, kiuj estis intervjuitaj; kaj al ĉiuj geamikoj, kiuj helpis iamaniere. Ha, se vi volas komenti aŭ lasi ian opiniojn, bonvole ne hezitu! Skribu sube. Tamen estas grave lasi komentojn ĉe la propra “YouTube”-a paĝo, ĉar tie pli da ordinaraj homoj povos konstati ke Esperanto vere ekzistas. =P

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Today I release my first Esperanto project: Globeto – Internet television.

Bandeira do Brasil.Resumen: Hoy estoy lanzando mi primer proyecto en esperanto: Globeto – tele en Internet.

Bandeira do Brasil.Resumo: Hoje eu estou lançando meu primeiro projeto en Esperanto: Globeto – televisão na internet.

11/06/2012 at 0:01 20 comentários

Kial kaj kiel mi fariĝis esperantisto?

Esperanta flago.Ĉi tiu demando estis proponita de instruisto Adelson Sobrinho dum nia pasinta e-leciono en UFC. Mi kaptis la okazon por publiki mian respondon ĉi tie.

Por respondi tiun demandon, unue, mi devas rakonti al vi kiel mi ekkonis Esperanton… Bone, mia esperanta historio komencis – hazarde – en aprilo 2008. Iutage, mi alvenis al mia laborejo kaj mia estrino ordonis al mi:

― Hodiaŭ, vi faros televidan raportaĵon pri Esperanto, kara ĵurnalisto!
― Konsentite, mi firme respondis, tamen, pensante “kio estas Esperanto, mia Dio?” Hehe.

Vere, tiuepoke, mi jam aŭdis ion pri Esperanto, sed eble mi fakte misaŭdis pri ĝi… Ĉar, ĝenerale, oni diras ke Esperanto estas ia “Universala Lingvo”, kiu ne funkciis, ke ĝi estas tute frenezaĵo, kaj ke ankaŭ ĝi estas senutila, netaŭga, temp-perdiga ktp…

Tamen, mi estas ĵurnalisto, tial mia misio estas malkovri la veraĵon, ĉu ne? Do, mi serĉis pri Esperanto ĉe interreto, multe legis pri ĝi antaŭ la komputilo kaj, post tio, telefonis al esperanta asocio de mia urbo por marki intervjuojn. Dum la tuta proceso, mia “ordinara” opinio pri Esperanto estis ŝanĝanta kaj poste, en la fino de la laboro, mi estis tre interesata de ĝi… Bedaŭrinde, en ĉi tiu momento, mi ne havis tempon por lerni la lingvon, sed post ĉirkaŭ unu jaro, en aŭgusto 2009, mi matrikuliĝis ĉe la plej tradicia esperanta kurso de mia urbo, kiu okazas en Federala Universitato de Cearao ekde 1965. Ha, tiuj televidaj raportaĵoj estas sube:

Efektive, mi opinias ke mi jam pensis kiel esperantisto antaŭ ol ekkonis Esperanton, tamen, kiel mi ne vere konis la lingvon, mi neniam volis eklerni ĝin. Mi skribas tiel, ĉar la ideo de “Internacia Lingvo” tre plaĉas al mi. Ĝi estas tre logika, inteligenta kaj racia. Kun ĝi mi tuj identiĝis! Nu, akompanu mian rezonadon: mi volas koni Anglion, Francion, Germanion, Hispanion, Italion, Pollandon, Egiption, Ĉinion, Japanion, tutan amerikon ktp (mi estas tro scipova, ĉu ne?! hehe.). Pro tio, ĉu mi devas lerni ĉiujn lingvojn de la mondo?! Tio neeblas, kara leganto! Tamen, bonŝance, la solvo por ĉi tiu problemo ekzistas kaj nomiĝas: Esperanto! Kiel ĝi funkcias? Simple: anstataŭ ĉiujn lingvojn vi lernas, ĉiuj homoj Esperanton lernas! Tiel ĉiuj popoloj de la mondo, kiuj parolas malsamajn lingvojn, povas interkompreniĝi.

Krom la ideo de “Internacia Lingvo” estas mirinda, kiam mi eklernis Esperanton, mi konstatis ke la lingvo mem estas ankaŭ tre lerninda. Laŭ mi, ĝia strukturo estas tute inĝenia, tia estas ĝia gramatiko kaj ankaŭ ĝia vortaro. Fakte, Esperanto estas preskaŭ perfekta kaj la termino “artefarita” tute klarigas la ideon: Esperanto estas lingvo farita kun arto! Krome, ĝi ankoraŭ estas belsona kaj muzika! Por kompletigi la kvalitojn listojn, se vi ŝatas lerni fremdajn lingvojn, Esperanto funkcias kiel bonega helpilo, ĉar ĝi klare montras tiel, kiel ĝenerale ĉiaj lingvoj fukcias.

Bone, nuntempe, mi ankoraŭ estas freŝa lernanto de Esperanto, kiu – laŭgrade – estas malkovranta la esperantujon. Do mi ne scias ĉion pri ĝi, sed kontraŭe la plejmulto da homoj pensas, Esperanto havas belan historion, riĉan kulturon kaj, kompreneble, ekzistas milionoj da homoj, kiu parolas Esperanton ĉirkaŭ la mondo. Mi nur veas ke ĉi tiuj informoj estas kaŝitaj kaj disponeblaj nur al tiu, kiu ellernis Esperanton. Sed mi estas opitimisto! Kvankam Esperanto ankoraŭ ne plene atingis ĝiajn celojn, mi kreas ke tio okazos, ke ĝi ne estas ŭtopio! Kiam tio okazos? Eble tio estos la temo de mia venonta artikolo…

[Fábio Monteiro]

Bandeira do Brasil.Resumo: como conheci o Esperanto e por que resolvi aprendê-lo.

England flagSummary: how I met Esperanto and why I decided to learn it.


20/04/2011 at 20:24 5 comentários


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.477 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

outubro 2017
D S T Q Q S S
« jul    
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: