Posts tagged ‘Fortalezo’

Renkontante miajn malnovajn E-geamikojn

Mia unua E-renkontiĝeto en 2014.

Mia unua E-renkontiĝeto en 2014.

Finfine, post 6 monatoj for, hieraŭ mi rekontiĝis kun miaj geamikoj Esperantistaj en mia loĝurbo Fortalezo. Ni iris al drinkejo, tiam kelkaj bierumis, aliaj picumis, kaj kompreneble samtempe ĉiuj Esperantumis. Bedaŭdinde la tempo, kiam ni restis kune, tute ne sufiĉis… 😐 Unue ĉar ĉiuj havis novaĵojn por rakonti… Due ĉar la plejmulto devis foriri tro frue… Tamen mi, Ĵuliana kaj Vicente – pro tio ke ni estas tre laboremaj kaj respondecaj – ni decidis resti en la drinkejo ĝis pli malfrue por diskuti kelkajn aspektojn pri la organizado de la venonta IJK dum fumado de bongusta cigarego, kiun mi kunportis el Kubo… Hehe… :mrgreen:


Bonega novaĵo pri la 2014-a IJK

Nia estonta festejo plenplena dum koncerto! Tion imagu dum IJK! \o/

Nia estonta festejo plenplena dum koncerto! Tion imagu dum IJK! \o/

La unua bona novaĵo de 2014 pri IJK estas ke ni sukcesis mojosegan lokon por okazigi feston dum la kongreso. Nu, ni profitis la nokton ankaŭ por konversacii kun la estro de unu el la plej bonaj drinkejo/dancejo de Fortalezo, nome Buoni Amicis, kaj post klarigo pri nia afero li volonte regalis la ejon al ni! Krome li ofertis karnavalan muzikgrupon por sambigi la partoprenantojn! Nekredeble! 😀 Do eble tie ni okazigos brazilan feston por montri al niaj gastoj iom da tipaj muzikoj niaj, dancoj kaj drinkaĵoj… \o/ Atendu treege amuzan kaj frenezan nokton!

Por atingi pli da informoj pri 70-a IJK, vizitu la retpaĝon: www.ijk.brazilo.net

[Fábio Monteiro]

Summary: first Esperanto meeting in 2014 and news about IJK.

Resumen: primera reunión Esperantista en 2014 y noticias sobre IJK.

Bandeira do Brasil.Resumo: primeiro encontro Esperantista de 2014 e novidades sobre IJK.

Anúncios

16/01/2014 at 20:59 1 comentário

Arta Ekspozicio gvidata en Esperanto

Esperanta flago. Globeto – Interreta Televido – ĵus aperigis novan raportaĵon. Legu bonvole detalojn sube.

Hodiaŭ mi publikigis novan filmeton en Esperanto. Temas pri ekspozicio de pentraĵoj verkitaj de artisto, kiu loĝas ĉi tie en urbo Fortalezo, nome Jozefo Lejĉ. Detaleto: ankaŭ li parolas Esperanton! La filmeto estas tre simpla, ĝi montras la ekspozicion dum la pentristo konversacias amike kun la spektantoj, kvazaŭ li gvidus ilin tra la pentraĵoj.

La plej interesa afero estas percepti ke nuntempe la interreto kune kun la Internacia Lingvo ebligas tian mirindan formon de interkomunikado, kie iu ajn evento – ie ajn – povas ricevi vizitantojn el ĉie (almenaŭ virtuale). Se la evento temas pri arto, tiu ebleco estas eĉ pli ĝojebla, ĉar oni kutime diras ke la arto efektive estas universala lingvaĵo…

Ha, ĉi tiu filmeto estis la unua farita de mia nova kamerao, kaj ĝi funkciis kiel unua eksperimento… Fakte la kvalito de la bildoj kaj de la sonoj multe pliboniĝis kvankam mi filmis sub malbonaj kondiĉoj, en bruema kaj iom malluma loko. Sed la unua rezulto plaĉis al mi. Do mi esperas ke ankaŭ vi, la leganto-spektanto, ĝuu ĝin. Bonvole opiniu! Lasu vian komenton ĉefe ĉe YouTube. Via reago tre gravas al nia projekto!

[+] Ankaŭ vizitu bonvole la blogon de la pentristo: www.lejch.blogspot.com.br

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Video of an exhibition of paintings where the painter himself guides us in Esperanto.

Bandeira da Espanha.Resumen: Video de una exposición de pinturas guiada por el propio pintor en Esperanto.

Bandeira do Brasil.Resumo: Vídeo de uma exposição de pinturas guiado pelo próprio pintor em Esperanto.

26/11/2012 at 18:59 Deixe um comentário

Aare el Estonio en Brazilo

Esperanta flago.Estono vojaĝas tra Brazilon per Pasporta Servo
Ĉisemajne ni ricevis pli unu eksterlandan esperantiston ĉi tie en Fortalezo: Aare Metsamart el Estonio. Li eklernis Esperanton en 1991 kaj per la lingvo li multe vojaĝis kaj konis diversajn landojn kaj malsamajn kulturojn. Inter siaj spertoj, li emfazis la kvin-fojojn, kiujn li vizitis Baraton (li estas budhano!), kaj la loĝadon en Argentino dum 3 jaroj. Tie ĉi, en Brazilo, li feriumas nun duafoje, tamen tio estas la unua vizito al Fortalezo. Bedaŭrinde li restis en nia urbo nur dum tri tagoj, kaj hodiaŭ li iris al Manaŭo, kiu estas urbego situata kerne en la Amazonia ĝangalo. La tuta vojaĝo daŭros dum unu monato kaj li intencas iri al aliaj ejoj kiel: la ĉefurbo Braziljo kaj Mato-grosa Marĉejo.

Aare, Hilbernon, Leandro kaj mi mem.

Aare, Hilbernon, Leandro kaj mi mem.

Bandeira do Brasil.Estoniano viaja pelo Brasil usando a língua Esperanto
Nesta semana, recebemos mais um esperantista estrangeiro aqui em Fortaleza: Aare Metsamart da Estônia. Ele começou a estudar Esperanto em 1991 e através da língua já viajou bastante e conheceu vários países e culturas diferentes. Entre suas experiências, ele destacou as 5 vezes que visitou a Índia (ele é budista!) e os 3 anos em que morou na Argentina. Aqui no Brasil, ele está passando férias pela segunda vez, no entanto esta foi sua primeira visita a Fortaleza. Infelizmente só ficou na cidade durante 3 dias e hoje seguiu para Manaus. A viagem completa vai durar um mês e ele tem intenção de ir a outros lugares como: Brasília e o Pantanal Matogrossense.


England flagEstonian travels through Brazil using the language Esperanto

Aare interparolas kun lernantoj en universitata Esperanta kurso.

Aare interparolas kun lernantoj en universitata Esperanta kurso.

In this week, we welcome another foreigner Esperantist here in Fortaleza: Aare Metsamart from Estonia. He started learning Esperanto in 1991 and, through this language, he has travelled a lot and has known lots of countries and different cultures. Among his experiences, he noted the 5 times which he visited India (he is a Buddhist!) and the 3 years which he lived in Argentina. Here in Brazil he is on vacation for a second time, however this was his first visit to Fortaleza. Unfortunately he stayed in our city only for 3 days and went to Manaus, a big city in the middle of the Amazon jungle. The whole trip will last one month and he intends to go to other places like Brasilia (the capital) and the Pantanal.


Estoniano viaja a través de Brasil utilizando el idioma Esperanto
En esta semana hemos recibido otro esperantista extranjero aquí en Fortaleza: Aare Metsamart de Estonia. Él empezó a estudiar Esperanto en 1991 y a través de la lengua ha viajado mucho y conocido a muchos países y culturas diferentes. Entre sus experiencias, señaló las 5 visitas al India (él es budista!) y los 3 años que vivió en Argentina. Aquí en Brasil, está de vacaciones por segunda vez, sin embargo esta fue su primera visita a Fortaleza. Por desgracia, él permaneció en la ciudad por sólo 3 días y hoy ya fue a Manaus, que es una gran ciudad situata intrínsecamente en la selva amazónica. Todo el viaje tendrá una duración de un mes y él tiene la intención de ir a otros sitios tales como: Brasilia (la capital) y Pantanal.

[Fábio Monteiro]

26/10/2012 at 22:07 Deixe um comentário

“Esperanto Geedzigas” en la Esperanta Retradio!

Esperanta flago. Globeto (Interreta Televido) vojaĝas tra la Esperantujo.

Hodiaŭ mi estas treege feliĉa kaj emocia! Mi preskaŭ ne kredis kiam mi aŭdis tiun basan kaj belan voĉon reklamante miajn filmetojn pere de la Esperanta Retradio. “Kun granda ĝojo mi prezentas ĉi tie en la Esperanta Retradio tiujn du filmetojn kaj mi esperas ke sekvos multaj similaj belaj raportoj el tiu urbo kaj el la lando”, diris Anton Oberndorfer, unu el la plej konataj voĉoj el Esperantujo. Kompreneble li parolis multe pli, inkluzive laŭde pri Brazilo kaj pri mia urbo… Se vi volas, vi povas aŭskulti ĉion ĉe la suba ligilo:

http://peranto.posterous.com/esperanto-edzperanto-en-brazilo

Tio kortuŝis min speciale, ĉar mi jam konsideras ke la Esperanta Retradio estas parto de mia ĉiutaga vivo. Efektive mi ĉiam amegis radion ekde mi estis infano (cetere, pro tio mi nuntempe profesie laboras en radistacio!). Tamen mi malkovris antaŭ nelonge ke ankaŭ aŭskulti Esperantajn elsendaĵojn estas granda fonto de ĝojo, ĉar oni povas unuigi utilecon kaj amuzon. Ekde tiam mi fariĝis fidela aŭskultanto de la Esperanta Retradio.

La voĉo!

La voĉo!

Grava detalo, kiun mi volas substreki, estas tiu stranga fenomeno, kiu atingas ĉiujn radio-fanatikulojn ĉirkaŭ la mondo. Malgraŭ la manko de bildoj, la voĉoj havas nekredeblan allogan forton! Se la radio-parolanto klare, simpatie kaj interese alparolas, tiam aŭtomate la aŭskultantoj fariĝas amiko de la parolanto! Kaj tio estas mia sento ĉiam kiam mi aŭskultas la voĉon de Anton aŭ de alia kunlaboranto de la Esperanta Retradio. Pro tio mi volas danki al la skipo, kaj peti: bonvole neniam haltu tiun belan laboron!


Strategio por lerni Esperanton per radio

Nuntempe la Esperanta Retradio estas unu el la plej gravaj metodoj, kiujn mi uzas, por lerni Esperanton. Per ĝi oni povas lerni pli ol gramatikaj strukturoj aŭ novaj vortoj. La Esperanta Retradio estas riĉa fonto de informoj pri preskaŭ ĉio, ĉar ĉiu sonartikolo temas pri specifa afero, krome ĝenerale ili ankaŭ liveras ian interesan individuan vidpunkton aŭ propran sperton pri la koncerna temo.

Esperanta Retradio en mia MP3-ludilo.

Esperanta Retradio en mia MP3-ludilo.

La plej bonaj aferoj: la programoj estas mallongaj, ĉirkaŭ kvin-minutaj, do ili ne lacigas la aŭskultantojn kaj tio ankaŭ estas taŭga por sentempuloj, kiel mi… Krom la elŝutebla sonmaterialo, ankaŭ la skribita versio estas kopiebla! Krome ĉiuj sonartikoloj, eĉ la plej malnovaj, restas arkive ĉe la retpaĝo. Do tio estas vera trezoro por Esperantaj lernantoj.

Kiel mi ne havas sufiĉan tempon por eniri en la retpaĝon ĉiutage, do en la fino de ĉiu monato mi elŝultas la tutan materialon de tiu koncerna monato. Tuj poste mi enmetas la sonartikolon ene de mia MP3-ludilo kaj samtempe mi registras KD-on, kiun kutime mi aŭskultas aŭtomobile. La skribitajn versiojn mi presas, bindas kaj konsultas ĉiam kiam la duboj aperas. Tiel mi provas konservi la lingvon aktive en mia kapo, per amuza kaj efika rimedo. Provu, certe vi ne pentu!

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Two videos which I made were mentioned in an international radio.

Bandeira da Espanha.Resumen: Dos videos que hice fueron mencionados en una radio internacional.

Bandeira do Brasil.Resumo: Dois vídeos que eu fiz foram mencionados em uma rádio internacional.

01/10/2012 at 20:38 Deixe um comentário

Ĉu Esperanto geedzigas?

Esperanta flago. Kion vi opinias? Ĵus aperis ĉe “Globeto – Interreta Televido” du filmetoj pri geedziĝo inter esperantistoj.

Certe kiam Zamenhof ekpensis pri ia internacia lingvo, geedzigi homojn ne estis lia ĉefa celo. Tamen kutime la esperantistoj aŭdas pri geparoj – formitaj de homoj el malsamaj landoj – kiuj konatiĝis pere de Esperanto, tuj poste enamiĝis, kaj finfine geedziĝis.

Ŝajnas al mi, ke multaj esperantistoj ŝatus travivi tian sperton, ĉar la plejmulto emas sperti internaciajn kontaktojn. Ankaŭ plaĉas al mi tiun ideon, sed bedaŭrinde mi ankoraŭ ne havis ŝancon koramikiĝi kun bela kaj interesa eksterlandulino… Ankoraŭ… 😉 Eble pro tio, ke Brazilo estas tre fora lando, kaj ne estas facile trovi eksterlandanojn, kiuj parolas Esperanton, ĉie… Tamen mi kredas, ke pro la interreto, tiaj internaciaj rilatoj pli kaj pli eblas, kaj do kreskos la nombro da E-geparoj mondskale. Pro tio mi pacience esperas…

Por nutri la revon de ĉiuj amemaj viroj kaj virinoj ĉirkaŭ la mondo, jen: Esperanto Geedzigas. Du kvin-minutaj dokumentaj filmetoj, kiuj montras la geedziĝon inter unu brazilano kaj unu polino, ambaŭ esperantistoj, kiuj konatiĝis dank’ al Esperanto, kaj ekde tiam konstruas seriozan interrilaton pere de la Internacia Lingvo. Bonŝance ili estas amikoj miaj, kaj mi povis registri ĉion per filmoj kaj fotoj. Kvankam tia historio ne estas novaĵo en Esperantujo, apenaŭ ekzistas aŭdvidaj registraĵoj pri tio. La filmetoj estas tre simplaj kaj faritaj per modestaj teknikaĵoj, sed bone montras kiel Esperanto trafas la korojn de ĝiaj parolantoj. Mi esperas, ke ĉiuj revemaj esperantistoj en la mondo kunprofitos tiun feliĉan momenton spektante la subajn filmetojn.

*Ha, Esperanto Geedzigas unue estis farita por partopreni konkurson “125 jaroj de Esperanto”, okazigita de Germana Esperanto-Asocio dum decembro 2012.


Jes! Nun mi estas vera Reĝisoro! =P

Jes! Nun mi estas vera reĝisoro! =P

Pli moderna filmilo
Finfine mi aĉetis novan kaj pli bonan kameraon, nome Sony HXR-MC50U. Mi feliĉegas, ĉar ekde nun mi povos fari filmetojn kun pli bona kvalito, eĉ kun alta difino (high definition)! Ĝi venis el Usono, kaj mi ricevis ĝin antaŭ iom da tagoj. Do mi ankoraŭ ne havis tempon por fari la unuan filmeton per ĝi, ĉar mi estas traleganta la lernolibreton, kiu instruas pri ĝia funkciado. Venontsemajnfine mi inaŭguros ĝin per testfilmo, kaj tuj poste mi enmetos tiun testaĵon ĉe Globeto.

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Video shows marriage between esperantists from different countries.

Bandeira da Espanha.Resumen: Video muestra matrimonio entre esperantistas de países diferentes.

Bandeira do Brasil.Resumo: Vídeo mostra casamento entre esperantistas de países diferentes.

18/09/2012 at 19:01 2 comentários

La unua E-vojaĝo de Juliana

Esperanta flago. Eksterordinara DKL pri vojaĝo pere de Esperanto.

Post kelkaj monatoj kiam nia E-grupeto estis malkuna, finfine hieraŭ ni okazigis nian Esperantan renkontiĝon “Drinku kaj Lernu”. Efektive estis “DrinkETu kaj LernETu”, ĉar malmulte da homoj aperis pro la subita interreta kunvoko. Malgraŭe tia okazaĵo ĉiam ĝojigas min, ĉar mi ege ŝatas mian E-geamikoj kaj resti longe sen ili fakte sopirigas min (kvankam Larissa kaj Bebel ĉiam estas ege enuigaj ĉar ili devas foriri treege frue! 👿 ) … Do ni multe konvesaciis kaj sufiĉe drinkis! 😀

“Drinketu Kaj Lernetu” (DKL – Fortalezo, Brazilo)

“Drinketu Kaj Lernetu”: Larissa, Bebel, Hilbernon, mi kaj Juliana.

La fakto, kiu estigis la renkontiĝo, estis la alveno de nia amikino Juliana el Eŭropo. Unuafoje ŝi vojaĝis eksterlande pere de nia internacia lingvo! Do ŝi kunportis multajn novaĵojn, montris centojn da fotoj, kaj rakontis ĉion, kion ŝi spertis tie. Resume ŝi gastis ĉe belgia E-amiko kaj dum unu monato konis diversajn lokojn en tri landoj: Belgio, Nederlando kaj Danlando. Efektive tio treege feliĉigis ŝin, kaj tion iu ajn povis rigardi en ŝiaj brilaj okuloj.

Klaku sur la foto por pligrandigi ĝin.

Juliana vojaĝanta!


Amarílio kaj Juliana.

Amarílio kaj Juliana.

Unu el la spertoj

Dum la aventuro, Juliana ankaŭ renkontis alian faman brazilan Esperantiston, Amarílio de Carvalho (foto dekstre). Li estis vojaĝonta al Universalan Kongreson, en Hanojo (Vjetnamio), por prezenti tie E-teatraĵon. Sed, antaŭ tio, li profitis la okazon por ankaŭ prezenti tiun aferon ĉe kelkaj E-kluboj en eŭropaj landoj. Bonŝance Juliana spektis kelkajn prezentadojn liajn.


Ĉu eblas filmeto pri la vojaĝo?

Fakte Juliana nenion filmis, ŝi nur fotis. Tamen dum DKL ni havis ideon por fari filmeton uzante la fotojn, kiuj estis tre belaj kaj interesaj. Ĉisemajne ni skribos la film-gvidilon, kaj mi esperas publikigi la filmeton ĉe interreto ĝis la fino de aŭgusto. Eble tio estos la sekva filmeto de nia E-projekto “Globeto – Interreta Televido”. 😉

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: About Juliana’s trip.

Bandeira da Espanha.Resumen: Sobre el viaje de Juliana.

Bandeira do Brasil.Resumo: Sobre a viagem da Juliana.

29/07/2012 at 15:03 Deixe um comentário

Posts antigos


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.477 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

outubro 2017
D S T Q Q S S
« jul    
1234567
891011121314
15161718192021
22232425262728
293031  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: