Globeto

EsperantoSaluton, kara leganto! Globeto estas rubriko ĉe mia “YouTube”-a kanalo kie mi publikigas filmetojn en Esperanto. Ĉi-paĝo, kiun vi legas nun, celas nur kolekti ĉiujn videaĵojn kaj interligi mian blogon al mia “YouTube”-a kanalo. Grava informo estas ke ĉi tie la filmoj estas ordigitaj de la plej nova ĝis la plej malnova…

Se vi ankoraŭ ne sekvas nian laboron, bonvole spektu la filmojn kaj tuj aliĝu al nia kanalo ĉe YouTube. Mi ĉiam tion petadas ĉar efektive tiu aliĝo estas treege grava por la daŭrigo de nia laboro por Esperanto en la interreto. Tial nepre aliĝu! Por scii pli pri Globeto, klaku sur tiu ĉi blogaĵo. Komentoj, opinioj, kaj kritikoj estas ĉiam bonvenaj!

O que é Esperanto? [Wikipedia]


seta-logo15) Globeto Intervjuas Neil Blonstein

Antaŭ ol la intervjuo, Neil ĉiĉeronis min tra la urbocentro de Novjorko, kaj mi iom sencele filmis lian gvidadon… Bonŝance tiel mi agis, ĉar mi profitis tiujn bildojn por ilustri la suban filmeton…


seta-logo14) Globeto Intervjuas Martin Schäffer

Tiu ĉi intervjuo okazis post la solena fermo de la 13-a Meksika Kongreso de Esperanto. Fakte ni sidas antaŭ la kongresejo, situata en la terure movoplena urbocentro de Meksikurbo! Bonŝance, estis feritago, tial la loko estis sufiĉe kvieta…


seta-logo13) Globeto Intervjuas Julián Hernández

Tiu ĉi tago estis vere neforgesebla! Matene antaŭ ol la intervjuo okazis bela Esperanta Kulturfestivaleto. Posttagmeze mi unuafoje piediris kun Julián kaj aliaj E-geamikoj tra la tuta urbocentro de Havano, Esperante…


seta-logo12) La Teo Kiu Venigas Amatinon

Mi preskaŭ rezignis pri mia partopreno en film-konkurso pro manko de bona ideo, ĉar la temo estis treege malfacila: “Teo kaj Amo”. Sed subite, post spektado de antikva filmo, ekatingis mian kapon la jena film-verko:


seta-logo11) Koncertoj: 70-a IJK

Pro tio ke mi estis en la organiz-teamo de la 70-a IJK, mi bedaŭrinde apenaŭ filmis la eventon ĉar mi ĉiam havis iun taskon por plenumi… Feliĉe mi havis tempon por filmi la koncertojn vespere!


seta-logo10) Globeto Intervjuas Orlando Raola

Interesa neperceptebla detalo en la suba filmeto estas ke la intervjuo mem estis registrita en Usono, sed la bildoj de la prelego kiuj ilustras la filmon estis registritaj en Meksiko. Ne demandu al mi kial tio okazis… :mrgreen:


seta-logo9) Globeto Intervjuas José Antonio Vergara

Kurioza afero pri tiu ĉi intervjuo estas ke dum ĝi malgraŭ la bela suno ankaŭ pluvetadis sur niaj kapoj… Feliĉe ne estis sufiĉa pluvo por forpeli nin de tiu bela loko nek damaĝi la filmaparaton.


seta-logo8) NASK – Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto

Tio ĉi estis mia unua E-aranĝo ekster Brazilo, kaj mi amegis ĝin! La filmetoj celas doni al nepartoprenantoj pli klaran nocion pri tiaj E-eventoj, kaj tiel instigi ilin partopreni en la venontaj… Mi garantias: valoras la penon! 😉

Tiuj ĉi raportaĵoj ankaŭ servis al mi kiel testo de kelkaj teknikaj novaĵoj en Globeto. Unuafoje ekzemple mi uzis “Chroma Key” tekniko, kiu konsistas en filmado antaŭ verda fono celante meti ian fonon kiun vi volas. La rezulto plaĉis al mi.


seta-logo7) Reklamo por la 70-a IJK

Unue la ideo estis produkti serion je tri aŭ kvar sekvaj filmoj, tial ĉi-filmeto estis nomata “#1”. Tamen subite mi vojaĝadis dum 6 monatoj tra Esperantujo kaj la unua plano perdiĝis. Bonŝance tio tute ne malhelpis nian 70-an IJK-on…


seta-logo6) Nova – Novjara Aranĝo en Brazilo

Malgraŭ kelkaj mojosaĵoj, fuŝaĵoj, kaj stultaĵoj, ĉi-filmo atingis sian celon kiu estas montri (ĉefe al nebrazilanoj) la bonan etoson de Esperantaj junularaj aranĝoj en Brazilo, krome informi iom pri la brazilaj kulturo kaj kutimoj.


seta-logo5) Ekspozicio de Pentraĵoj

Nuntempe la interreto kune kun la Internacia Lingvo povas ebligi mirindan formon de interkomunikado, kie iu ajn evento – ie ajn – povas ricevi vizitantojn el ĉie (almenaŭ virtuale). Pensante pri tio mi fasonis la suban videaĵon.


seta-logo4) Esperanto Geedzigas

En la sama semajno mi ricevis du invitojn: la unua por partopreni la film-konkurson “125 jaroj de Esperanto”; la dua por ĉeesti geedziĝan feston de geamikoj miaj. Do mi simple decidis unuigi la du aferojn kaj tiel aperis tiuj du filmetoj…

La ĉefa defio estis ke la filmo devus esti maksimume kvin-minuta, tio estis nepra kondiĉo de la organizantoj. Ĝuste tial mi aperigis ekskluzive ĉe la reto la 2-an parton… Ĉu la filmo gajnis la konkurson? Divenu vi… 😛


seta-logo3) TAKE – Tutamerika Kongreso de Esperanto

Oficiale “Globeto” ekas ĉi tie. La 2011-a TAKE estus mia unua E-kongreso, unuafoje mi vere spertus la Esperantan Etoson… Tial mi ne maltrafis la oportunon kaj kunportis tre simplan fotilon por registri ĉion kion mi kapablis…

En tiu epoko, mi ankoraŭ ne havis tute klaran vizion pri Globeto, tamen mi jam certis ke mi povus iel kontribui en la kampo de aŭdvida kulturo ĉefe ene de la interreto. Do mi simple decidis ekagi en tiu direkto.


seta-logo2) Karnavala Festo en Esperanto

Post 6 monatoj da lernado de Esperanto, mi decidis testi ĉu la lingvo vere ekzistis. Do mi pensis: “mi faros filmeton en Esperanto, publikigos ĝin en la reto, kaj tiam mi vidos ĉu estas reagoj…” Jen la rezulto:


seta-logo1) Raportoj pri Esperanto en Fortalezo

Tiuj du raportaĵoj faritaj en 2008 estas treege gravaj por mi, ĉar pere de ili mi malkovris Esperanton. Tiam mi laboris kiel raportisto en TV-kanalo kaj hazarde mia ĉefino ordonis min: “bonvole hodiaŭ liveru al mi raporton pri Esperanto!”. 😯

La fakto estas ke kiam mi ekesploris pri la temo, mi tuj interesiĝis pri ĝi. Mi konstatis ke mi jam ideale estis Esperantisto, kvankam mi ignoris la lingvon tiam. Konkludo: post kelkaj monatoj, en 2009, mi eklernis Esperanton.

Anúncios

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Subscribe to the comments via RSS Feed


%d blogueiros gostam disto: