Posts filed under ‘Esperanto’

Mi ĵus alvenis el Kubo

SAM_0392-450

Kun E-geamikoj en Havano.

Mi nur ŝatus saluti al ĉiuj novaj kaj malnovaj geamikoj kiujn mi renkontiĝis dum la 6-a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio. Mi vere feliĉas ĉar mi partoprenis ĝin kaj vizitis tiun unikan insulon denove dank’ al #Esperanto! Tiu supra foto estis farita dum mia lasta vespero en Havano, post la fermo de la kongreso. Efektive mi fotis ege malmulte, tamen mi filmis treege multe! Do tio signifas ke baldaŭ nova filmeto en Esperanto aperos interrete ĉe #YouTube! Pri ĝia enhavo mi ankoraŭ ne volas klarigi… Plaĉas al mi surprizo!

[Fábio Monteiro]

Summary: I’ve just returned from Cuba.

Resumen: acabo de regresar de Cuba.

Bandeira do Brasil.Resumo: acabei de chegar de Cuba.

30/11/2015 at 12:37 Deixe um comentário

Nova epizodo de Globeto Intervjuas

Saluton, geamikoj! Nova epizodo de “Globeto Intervjuas” kun unu el la plej aktivaj Esperantistoj el la mondo: Neil Blonstein! Li estas voluntulo ĉe la oficejo de UEA por rilatoj kun UN, kaj prezidanto de Esperanto Societo de Novjorko. Bonvole ĝuu, lasu komentojn ĉe YouTube, republikigu ĝin en viaj sociaj retoj, ĉiel dissendu al via E-geamikoj tra la mondo!!! Tio vere gravas por helpi la disvastigadon de nia kara lingvo, ‪#‎Esperanto.

[Fábio Monteiro]

Summary: interview with Neil Blonstein in Esperanto.

Resumen: entrevista con Neil Blonstein en esperanto.

Bandeira do Brasil.Resumo: entrevista com Neil Blonstein em Esperanto.

16/03/2015 at 11:42 Deixe um comentário

Mi vojaĝos al la alia flanko de la terglobo

Salutonnnnn, Esperantujo!!! Mi simple volas informi ke mi estas treegegegegegege feliĉa!!! Ĉar filmeto mia estas inter la premiitoj de la konkurso “Teo Kaj Amo”. Tio signifas ke mi realigos revon: mi ĝuos vojaĝon al Ĉinio tute senpage!!! Nekredebleeeee!!! Mi neniam en mia tuta vivo gajnis ion similan… Kaj tia vojaĝo estas tute ne kutima por ordinaraj brazilanoj kiel mi… Bone, mi profitas la okazon por diri dankon al ĉiuj kiuj akompanas kaj apogas nian laboron por #Esperanto per “Globeto – Interreta Televido”. Tiu premio estas dediĉita al vi ĉiuj!

Se vi ankoraŭ ne spektis la premiitan filmon, jen supre la ligilo. Bonvole ĝuu ĝin, lasu komentojn ĉe YouTube, republikigu ĝin en viaj sociaj retoj, ĉiel dissendu al via E-geamikoj tra la mondo!!! Se vi ankoraŭ ne abonis nian kanalon, bonvole abonu ĝin (TIO ESTAS SENPAGA!), ĉar tio vere gravas por ke ni daŭrigu nian laboron por Esperanto ĉe YouTube. Dankon pro via helpo kaj subteno.

[Fábio Monteiro]

Summary: I won a trip to China!

Resumen: he ganado un viaje a China!

Bandeira do Brasil.Resumo: ganhei uma viagem pra China!

08/02/2015 at 11:25 1 comentário

Parolas la ĝenerala sekretario de UEA

Mi ĵus publikigis novan epizodon de la serio “Globeto Intervjuas”. Iom post iom la listo de intervjuitoj kreskas… Kaj tio vere feliĉigas min! 🙂 Ĉifoje mi paroligis la nunan Ĝeneralan Sekretarion de UEA (Universala Esperanto-Asocio), Martin Schäffer. Ni konversaciis ĉefe pri gravaj temoj de la nuna Esperanta Movado… Bonvole ĝuu, lasu komentojn ĉe YouTube, republikigu ĝin en viaj sociaj retoj, ĉiel dissendu al via E-geamikoj tra la mondo!!! Se vi ankoraŭ ne abonis nian kanalon, bonvole abonu ĝin (TIO ESTAS SENPAGA!), ĉar tio vere gravas por ke ni daŭrigu nian laboron por Esperanto ĉe YouTube. Dankon pro via helpo kaj subteno, kara leganto.

[Fabjo Montejro]

Summary: interview with Martin Schäffer. in Esperanto.

Resumen: entrevista con Martin Schäffer en Esperanto.

Bandeira do Brasil.Resumo: entrevista com Martin Schäffer em Esperanto.

01/02/2015 at 10:30 Deixe um comentário

Ne maltrafu kinartaĵojn en Esperanto!

Emblemo de la konkurso.

Emblemo de la konkurso.

Karaj Esperantistaj geamikoj, atentuuuuu!!! 45 multlandaj E-filmoj, kiuj partoprenas konkurson “Teo Kaj Amo” de Ĉina Radio Internacia, jam estas spekteblaj interrete. Tio estas verEGe mirinda momento por nia E-kulturo, kiu tre-ege-multe sentas mankon de aŭdvidaj produktaĵoj! Do, mi rekomendas al ĉiuj spekti la filmojn kaj voĉdoni je via plej ŝatata videaĵo. En ĉi tiu retpaĝo, sub ĉiuj filmoj estas kvadratetoj, unue vi devas klaki la filmo(j)n, kiu(j)n vi ŝatas, aperos la elektilo(j), tiam vi devas skribi viajn informojn (nomo kaj retpoŝto…) kaj fine klaki la butonon “SENDU”, tiel sukcesos via elekto. #Esperanto

Ankaŭ mi estas inter la filmfarantoj, tamen mi NE volas peti vian voĉdonon al mia propra filmo, sed al E-kulturo mem. Do, bonvole apogu, spektu kaj disvastigu tiun gravegan iniciaton de Ĉina Radio Internacia!

[Fábio Monteiro]

Summary: about Esperanto film contest in China.

Resumen: sobre concurso de película en Esperanto en China.

Bandeira do Brasil.Resumo: sobre concurso de filmes em Esperanto na China.

16/01/2015 at 12:15 Deixe um comentário

Julián Hernández parolas al Globeto TV

Plezure mi prezentas tiun ĉi novan epizodon de Globeto Intervjuas! Temas pri Julián Hernández, kuba kantisto, komponisto, gitaristo, instruisto pri Esperanto, eks-prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio, kaj nuntempe ties estrarano. Krom la parolado, Julián ankaŭ prezentas kelkajn muzikpecojn… Bonvole ĝuu, lasu komentojn ĉe YouTube, republikigu ĝin en viaj sociaj retoj, ĉiel dissendu al via E-geamikoj tra la mondo!!! Se vi ankoraŭ ne abonis nian kanalon, bonvole abonu ĝin (TIO ESTAS SENPAGA!), ĉar tio vere gravas por ke ni daŭrigu nian laboron por Esperanto ĉe YouTube. Dankon pro via helpo kaj subteno, kara leganto.

[Fábio Monteiro]

Summary: interview with the Esperanto singer Julián Hernández.

Resumen: entrevista con el cantante Esperantista Julián Hernández.

Bandeira do Brasil.Resumo: entrevista com o cantor esperantista Julián Hernández.

29/12/2014 at 13:07 Deixe um comentário

Mi ja debutis en la E-kinarta mondo


Saluton, karaj gelegantoj! Mi invitas vin spekti mian unuan fikcian mallongan filmon en Esperanto! Mi tre ĝojas pro mia debuto en la kinarta mondo!!! He he he. Tiu ĉi filmeto estis farita unue por partopreni mondan konkurson de Ĉina Radio Internacia, kies temo estas “Teo Kaj Amo”. Bonvole spektu ĝin, lasu vian opinion ĉe YouTube, republikigu ĝin en viaj sociaj retoj, kaj dissendu ĝin al viaj E-geamikoj ĉirkaŭ la mondo. Se vi ankoraŭ ne abonis nian kanalon, bonvolu aboni ĝin, ĉar tio vere gravas por ke ni daŭrigu nian laboron por Esperanto ĉe YouTube. Dankon pro via helpo kaj subteno. 😉

[Fabjo Montejro]

Summary: Here is my film debut.

Resumen: Aquí está mi debut en el cine.

Bandeira do Brasil.Resumo: eis aí minha estreia no cinema.

27/11/2014 at 11:15 1 comentário

Posts antigos


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.474 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

agosto 2017
D S T Q Q S S
« jul    
 12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
2728293031  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: