“Globeto” gajnis premiojn

13/08/2014 at 11:15 Deixe um comentário

La du atestiloj ricevitaj de mi. (klaku sur la foto por pligrandigi ĝin)

La du atestiloj ricevitaj de mi. (klaku sur la foto por pligrandigi ĝin)

Finfine, post IJK kaj UK mi ĵus alvenis hejme, kaj tiam mi povas kundividi kun la geamikoj du E-premiojn kiuj alvenis en la pasintaj semajnoj. La unua venis el Ĉinio: la filmeto “Esperanto Geedzigas” gajnis la unuan premion de la rigardantoj de la Pekina Esperanto-filmfestivalo. Mi tre dankas al Ĝoja kiu kunportis el Ĉinio kaj donis al mi la atestilon dum la IJK. La dua premio venis el Usono: la filmetoj “NASK – Nordamerika Somera Kursaro de Esperanto” gajnis de la Kino-Teatro-Festivalo 2014 la premion en la kategorio informfilmo. Mi ege dankas al Jennifer kaj Derek kiuj subskribas la atestilon.

Tiuj premioj vere feliĉigas min!!!  Kvankam mia ĉefa celo ne estas gajni premiojn, sed helpi krei pli modernan E-aŭdvidan kulturon, la premioj almenaŭ indikas ke tiu E-aktivado ne estas tute vana. Multfoje, dum semajnoj da intensa laboro, mi demandas min mem: “Mia Dio, kial mi perdas tiom da tempo pro E-filmoj?”. Dum tiuj momentoj mi kutime ne trovas taŭgajn respondojn, kaj multaj duboj pri mia dediĉo plenigas mian kapon… Pro tio, la premioj almenaŭ pli konkrete montras al mi ian rezulton, kaj kvazaŭ diras: “vidu, stultulo, via laboro ne estas tiel senprofita! Daŭrigu ĝin!”. Jen ia fuelo…

Fine, mi volas danki al ĉiuj kiuj iel helpis kaj helpas min en tiu E-aktivado. Ne temas pri UEA aŭ iu E-organizo, sed temas pri ordinaraj E-geamikoj, kiuj per laŭdaj kaj spronantaj vortoj, instigas min labori pli kaj plu por nia kara lingvo… Dankon al ĉiuj! Tiuj premioj estas dediĉitaj al vi ĉiuj! Mi nur esperas havi sufiĉe da libera tempo por munti kaj publikigi novajn E-filmetojn dum la venontaj monatoj, ĉar mia komputilo plenplenas je ili…

*Por vi kiu ankoraŭ ne spektis la koncernajn filmojn, jen la ligiloj:
1) NASK (1-a parto)NASK (2-a parto)
2) Esperanto Geedzigas (ĉefa parto) / Ekstra parto

[Fábio Monteiro]

Summary: I won two international awards about videos in Esperanto.

Resumen: gané dos premios internacionales por videos en Esperanto.

Bandeira do Brasil.Resumo: ganhei dois prêmios internacionais de vídeos em Esperanto.

Anúncios

Entry filed under: Esperanto, Globeto E-TV. Tags: , , , , , , , , .

Reencontrando amigos pelo mundo… Finalmente, estamos no ar!!!

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Trackback this post  |  Subscribe to the comments via RSS Feed


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.473 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

agosto 2014
D S T Q Q S S
« jul   nov »
 12
3456789
10111213141516
17181920212223
24252627282930
31  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: