Archive for abril, 2013

Mi ekplanis vojaĝon al Usono

Esperanta flago. Ĉi-semajne mi serioze komencis plani mian unuan aventuron al eksterlandan Esperantan medion.

Jes! Finfine, mi ekplanis mian unuan vojaĝon al eksterlando! Unue, mi pensis pri UK (en Islando) kaj IJK (en Israelo)… Tamen, post serĉado interrete, mi konstatis ke fakte la plej famaj E-eventoj de la Esperanta movado ĉi-jare okazos tro for de Brazilo, do ili tro multekostos al brazilanoj. Pro tio, mi tute rezignis pri miaj unuaj ideoj…

Nun mi esploras la usonan mapon.

Nun mi esploras la usonan mapon.

Tio okazis ĝuste kiam mi ricevis informojn pri NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) kaj pri la Usona Kongreso de Esperanto, ambaŭ okazos unu post la alia de la 26-a de junio ĝis la 8-a de julio, en la sama loko. Tiam mi pensis: “kiel bona oportuno!”. Ĉar mi povas kunligi du gravajn interesojn miajn: Esperanton plus anglan, krome elspezante malpli da mono kompare kun vojaĝo al Eŭropo…

Hodiaŭ mi pretigis la suban leteron, kaj mi ĵus komencis sendi ĝin interrete al pluraj Esperantaj asocioj kaj kluboj en Usono. Mi scivole atendas la respondojn, kvankam mi forte esperas ke la rezultoj ravegos min! Tion mi rakontos al vi – leganto – en sekvaj blogaĵoj.

[Fábio Monteiro]


Brazila Esperantisto serĉas gastejon en Usono

Saluton, geamikoj el Usono!!!

Jen mia vizaĝo.

Jen mia vizaĝo.

Mi nomiĝas Fábio Monteiro kaj aĝas 34 jarojn. Mi estas brazila ĵurnalisto kaj Esperanta aktivulo, kiu unuafoje partoprenos en NASK kaj en la Usona Kongreso de Esperanto ĉi-jare. (Sube estas pli da informoj pri mi)

Pro tio, nuntempe mi organizas mian vojaĝon kaj restadon en Usono… Post la koncernaj E-eventoj, mi intencas resti en Usono dum unu aŭ du monatoj, precipe por studi la anglan lingvon, por turismi iomete tra la lando, kaj kompreneble por profiti la mirindajn oportunojn, kiujn Esperanto donacas al ni. Pro tio, mi petas helpeton al vi ĉiuj!

Mi volus ekscii pri tio: en kiuj urboj mi trovos organizatajn E-grupojn kaj eblajn E-gastejon? Mi volegus restadi ĉe Esperantistoj en Usono! Por mi, ne gravas ĉu la urbo estas granda aŭ malgranda, ĉu la grupo estas junaĝa aŭ maljunaĝa, ĉu la vetero estas varma aŭ malvarma… Laŭ mi, pli valoras sperti la kulturan interŝanĝon pere de Esperanto.

Mia dezirata vojaĝplano estas: unue, mi iros al urbo Raleigh (ĉefurbo de Nord-Karolino), kie okazos NASK kaj la nacia kongreso. Poste, mi ŝatus resti dum pli-malpli unu monato en iu urbo, kie mi povas studi la anglan ĉe somera aŭ intensa kurso. Post tio, mi volus vojaĝi al du aŭ tri malsamaj regionoj por simple turismi, tiuokaze mi restados en tiuj urboj nur dum kelkaj tagoj. Poste mi revenos al mia brazila hejmo probable tre feliĉa!

Eble vi jam spektis ion pri mia E-projekto ĉe YouTube.

Eble vi jam spektis ion pri mia E-projekto ĉe YouTube.

Se vi povas kaj volas gastigi eksterlandan esperantiston (tre simpatian!), do bonvole respondu ĉi-mesaĝon! Se vi ne povas, tamen konas alian Esperantiston kiu povas, do bv resendu ĉi-mesaĝon al li aŭ ŝi. Mi kredas ke ju pli frue oni organizas itineron, des pli bone la vojaĝo konkretiĝos. Mi anticipe elkore dankas al ĉiuj helpantoj!

Kompreneble, mi respondecas pri miaj elspezoj, mi ankaŭ pretas helpi en la hejmaj taskoj, kaj mi povas zorgi pri mia propra manĝaĵo. Specifajn kondiĉojn de la gastiganto ni certe povas interkonsenti. Nature kaj volonte, iu ajn kunlaboro ĉe Esperantaj kluboj, asocioj aŭ kursoj estas tre bonvena por mi!

Mi anticipe dankas pro via atento. Kaj mi esperas konatiĝi persone kun vi dum NASK kaj dum la Usona Kongreso de Esperanto.

Amike,

Fabjo Montejro


Iom pri mi: Mi estas profesia ĵurnalisto, kiu nuntempe laboras en Televid-kanalo kaj radi-stacio en Brazilo. Mi loĝas en urbo Fortalezo, situata en la nordorienta parto de la lando. Ĝi iom famas en Esperantujo pro ĝia vigla E-movado kaj pro la fakto ke ĝi gastigis UK-on en 2002. Mi estas fraŭlo, tial mi ankoraŭ ne havas gefilojn.

Mi laboras kiel prezentisto ĉe televid- kaj radi-stacio.

Mi laboras kiel prezentisto ĉe televid- kaj radi-stacioj.

Mi ekkonis Esperanton en 2008, kiam mia ĉefo “devigis” min prepari televid-raporton pri la Internacia Lingvo. Tiam mi tuj interesiĝis pri Esperanto. Nun mi estas ano de UEA kaj gastiganto ĉe Pasporta Servo. Ene de Esperantujo mi reĝisoras aŭdvidan projekton, nome “Globeto – Interreta Televido”.

– Spektu Globeton:
https://www.youtube.com/playlist?list=PL6080927F401B564B

– Vizitu mian blogon:
http://fabinhomonteiro.com

– Kontaktu min ĉe Facebook:
http://facebook.com/fabjomontejro


England flagSummary: This week I started planning my trip to USA.

Bandeira da Espanha.Resumen: Esta semana empecé a planear mi viaje a los EE.UU.

Bandeira do Brasil.Resumo: Nesta semana comecei a planejar minha viagem aos EUA.

04/04/2013 at 15:35 Deixe um comentário


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.473 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

abril 2013
D S T Q Q S S
« mar   jun »
 123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
282930  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: