Film-konkurso: Esperanto 125-jara

19/08/2012 at 13:09 2 comentários

Esperanta flago. Germana Esperanto-Asocio okazigas konkurson per mallongaj filmoj kun premioj de entute 5000 EUR.

Mi ĵus ricevis retmesaĝe informojn pri Esperanto-filmkonkurso “125 jaroj de Esperanto”. Bonvole helpu disvastigi ĝin! Kaj ankaŭ partoprenu! Sube estas kopio de la retmesaĝo laŭlitere.

Ĉu Globeto partoprenos? Jes ja. Mi provos munti ion! La limtago por partopreni estas proksima (30-a de septembro 2012), tamen eblas al ĉiuj fari kvin-minutan filmon! Kaj memoru: ĉi-okaze la partopreno estas treege pli grava ol la profito! Do antaŭen!

Ha, por pli da informoj: http://esperanto.de/gea/film-eo.html


Konkurso per mallongaj filmoj: Esperanto 125-jara
Germana Esperanto-Asocio okazigas konkurson per mallongaj filmoj kun premioj de entute 5000 EUR. Ĉiu povas partopreni, de komencanto ĝis absoluta profesiulo. La sola kriterio estas via kreiveco.

La prezento de la plej bonaj filmoj kaj la transdonado de la premioj okazos la 15an de decembro en Berlino.

Partoprenkondiĉoj
– Ĉiu filmo estu maksimume 5 minutojn longa.
– La rajto pri la muziko por publika prezento devas esti certigita.
– La personoj en la filmo permesis la uzon por publika prezento.
– La filmfaranto garantias per sia subskribo, ke li havas ĉiujn necesajn permesojn kaj rajtojn kaj ke neniuj rajtoj de aliaj personoj estas lezitaj.
– Post la konkurso la filmoj estos libere prezenteblaj por ĉiuj sub la “Creative-Commons-Licence (CC-BY)”.

Kio gravas?
Montru al ni, kion la lingvo Esperanto signifas al vi, aŭ montru, kiel oni povas entuziasmigi la homojn pri Esperanto. Ne gravas, kiun lingvon vi uzas aŭ kiujn teknikaĵojn. Ne ekzistas limoj ĉe la interpretado.

Kiu povas partopreni?
Ĉiuj! Amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, amaskomunikilaj agentejoj por medioj, studentoj kaj kreemaj homoj el la tuta mondo.

Kio estas permesata?
Ĉio! De desegnofilmoj al dokumentantaj filmoj ĝis teatraj filmoj, ĉion ni volonte rigardos. La formato ne havas limojn, de movebla telefono al filmkamero. Ĉiu lingvo de la mondo povas esti uzata.

Kiel partopreni?
– Limdato estas la 30a de septembro 2012.
– Ĉiuj filmoj faritaj en 2012 estas akceptataj.
– Necesas sendi la filmon en kutima teknika formato (ekz. mov, mpeg, avi, DVD).
– Bonvolu ne sendi originalojn ĉar ni poste ne povos resendi ilin.
– Partopreno eblas nur per poŝtaĵo al:

Kurzfilmwettbewerb – Germana Esperanto Asocio
Silberburgstraße 82
70176 Stuttgart
Germanio

Premioj
– Plej bona filmo: €2000
– Plej bona ideo: €1000
– Plej bona filmo en Esperanto: €1000
– Premio de la publiko: €1000

*Jura traktado de la rezulto ne eblas. Se Germana Esperanto-Asocio ne ricevos sufiĉe multajn filmetojn, ĝi rezervas al si la rajton, elŝuti ne ĉiun premion.

Ĉu estas pliaj demandoj?
Skribu al kurzfilmwettbewerb@esperanto.de aŭ telefonu al Rainer Kurz +49-163-3873785. Por tradukoj al Esperanto aŭ la germana lingvo Germana Esperanto-Asocio estas je via dispono.

Some information about Esperanto
Esperanto was presented to the public 125 years ago on the 26.07.1887 as a language project. From that time on many people have learned Esperanto and by using it further have developed it into an authentic language. For the first time in history, Esperanto has proven that languages can be created.

The utility of Esperanto has been proven in all communication situations including bilingual education and writing in science and literature. The Esperanto authors form their own group within PEN, the world wide union of writers.

The attraction of Esperanto is mainly its ease of learning, which is also true for non-Europeans. Esperanto speakers experience a common identity without nationalism as linguistically equal world citizens. Apart from national and international congresses and meetings, most communication takes place on the Internet. Google and Facebook have Esperanto versions, the Esperanto-Wikipedia currently contains 165,000 articles (place 27 among 285 languages). More than 100,000 people are registered at the Esperanto learning site http://www.lernu.net.

*Note: Esperanto speakers are welcome to translate this document to other languages. Esperantistoj estas invitataj traduki tiun ĉi dokumenton al aliaj lingvoj.

Salutas Rainer Kurz (Organizanto de la filmkonkurso)


[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Short film competition: 125 years of Esperanto.

Bandeira da Espanha.Resumen: Concurso de cortometrajes: Esperanto 125 años.

Bandeira do Brasil.Resumo: Concurso de filmes em curta-metragem: Esperanto 125 anos.

Anúncios

Entry filed under: Esperanto, Globeto E-TV. Tags: , , , , , , , .

The dream is NOT over! Sim, eu vi Rock of Ages…

2 Comentários Add your own

  • 1. Ruben'  |  19/08/2012 às 19:19

    Ŝajnas al mi ke la premion gajnos iu el Fortalezo…

    Curtir

    Responder
    • 2. Fábio  |  23/08/2012 às 0:15

      Hehehe… Rubenooooo! Estus tre bone se vi partoprenus en la juĝontan komisionon en ĉikonkurso… =D

      Curtir

      Responder

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Trackback this post  |  Subscribe to the comments via RSS Feed


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.474 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

agosto 2012
D S T Q Q S S
« jul   set »
 1234
567891011
12131415161718
19202122232425
262728293031  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: