La lanĉado de Globeto

11/06/2012 at 0:01 20 comentários

Esperanta flago. Hodiaŭ mi lanĉas mian unuan Esperantan Projekton: Globeto – Interreta Televido.

Post preskaŭ 1 jaro, finfine mi sukcesis munti kaj publikigi la filmetojn pri TAKE (la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto). La prokrastado okazis pro manko de tempo por fari ian kroman laboron. Tamen mi nepre farendis tion, do mi kaptis mian tutan liberan tempon, inkluzive postnoktomeze kaj semajnfine, por realigi la du filmetojn.

Mi tro laboris dum la lastaj 4 semajnoj. Unue mi spektis ĉiujn filmetojn, kiujn mi filmis dum la kongreso, proksimume 300 etaj filmoj. Poste mi priskribis ĉiujn sur la papero por plifaciligi la laboron. Due mi skribis gvidilon, rakontante ĉiujn kiuj aperus ĉe la ekrano. Trie mi registris mian paroladon, elektis kelkajn uzotajn muzikaĵojn, sonefektojn, vinjetojn ktp. Poste la plej amuziga sed laciga parto: la muntado, kie mi devus aranĝi ĉiujn bildojn kaj sonojn laŭ la gvidilo… Uf! Finfine mi sukcesis fini la filmetojn kaj vi povas spekti la rezulton sube:


Pri Globeto
Mi kaptas ĉi tiun okazon por lanĉi mian unuan seriozan Esperantan aktivaĵon: “Globeto – interreta televido”. Ĝi temas pri rubriko ĉe mia “YouTube”-a paĝo, kie mi enmetas nur filmetojn en Esperanto aŭ pri Esperanto.

Globeto ne estas oficiala, movada, ŝtata aŭ ligita al ia specifa Esperanta entrepreno. Komence ĝi estas tre simpla projekto, tute sendependa kaj iom privata, ĉar ĝi estas farita de sola Esperantisto, kiu nur ŝatas raporti per filmoj.

Tiuj estas diversaj vinjetoj de Globeto.

Tiuj estas diversaj vinjetoj de Globeto.

Vere mi ne bone scias kiel daŭrigi la aferon, ĉar nuntempe mi ne havas sufiĉan liberan tempon por dediĉi min al Globeto. Tamen mi provos pretigi minimume po 1 filmeto monate, aŭ po 1 filmeto dum 2 monatoj… Mi ne ĝuste scias pri tio, sed mi klopodos daŭrigi ĝin.

Mi opinias ke ankaŭ eblas kunlabori interrete kun aliaj esperantistoj, kiuj estas disaj en la mondo kaj ŝatas filmi kaj foti. Certe tio estas bonega oportuno por konstrui riĉan kaj diversecan kaj internacian aŭdvidan kulturaĵon en Esperanto. Ĉu eblus?

Tiel mi esperas kontribui por la Esperanta ideo, por la disvastigado de nia lingvo, kaj por la lernado de novaj esperantistoj, kiuj volas lerni Esperanton per pli amuzaj metodoj.


La sekvaj paŝoj
Sony Cyber-shot DSC-W350

Sony Cyber-shot DSC-W350

Se vi jam spektis la filmetojn pri TAKE, vi certe perceptis ke bedaŭrinde la kvalito de la bildoj ne estas tiel bona. Ili estas nur videblaj, sed tre malbonaj, ĉar ili estis faritaj per ege simpla fotilo (vidu dekstre). Pro tio, mia celo nun estas aĉeti plibonan kameraon por plibonigi la kvaliton de Globeto, kaj fari la bildojn pliagrablaj al la spektantoj. Mi intencas fari tion en la venonta monato. Tuj poste mi faros novajn filmojn. Mi jam havas kelkajn ideojn kaj bonajn historiojn por rakonti… Pri tio, tuj mi blogos ĉi tie.


Kiel kaj kial fari E-filmetojn?
Nuntempe esprimi sin per filmoj fariĝis tre facila. Ankaŭ fariĝis facila publikigi kaj dissendi filmojn mondskale. Por fari tion, vi ne bezonas esti profesia ĵurnalisto, filmisto aŭ reĝisoro. Vi bezonas nur ian fotilon aŭ filmilon kaj ian komputilon, krom la volo, la vervo, kaj la instigo esprimi sin per filmoj.

La teknikaĵoj por esti filmanto fariĝis iom malmultekosta kaj tre havebla en plejmulto da landoj. Krome ne estas mistero kiel manipuli filmilojn aŭ fotilojn. Tiaj maŝinoj ĝenerale funkcias kiel infanaj kaj amuzigaj ludiloj. Probable la problemo estus la muntado, ĉar la softvaroj por fari tian laboron eble ne estas tiom popularaj inter nefakuloj. Tamen jam estas kelkaj programaroj, kiuj estas tre haveblaj, facile uzeblaj, malmultekostaj aŭ eĉ liberaj, kaj ili kapablas realigi muntadojn kvazaŭ profesinivelo. Mi ekzemple uzas softvaron, kiu nomiĝas “Sony Vegas” kaj ĝin mi rekomendas al la komencantoj.

Sony Vegas: softvaro por munti filmetojn.

Sony Vegas: softvaro por munti filmetojn.

Do faru ni E-filmetojn! Estas facile kaj krome tre utile! Nun mi memoras ke antaŭ 4 jaroj, kiam mi malkovris Esperanton, mi unue serĉis ion ĉe “Youtube”, sed preskaŭ nenio aperis… Tamen nuntempe jam estas pli da E-filmetoj interrete, sed la kvanto ankoraŭ ne sufiĉas. Mi opinias ke la aŭdvidaj produktaĵoj estas nepraj aferoj por Esperanto. Ĝi ebligas ege interesan kulturan interŝanĝon. Ĝi multe helpas la lernadon kaj la disvastigadon de la lingvo. Kaj ĝi povas montri plifacile al neesperantistoj ke nia internacia lingvo estas viva, disa en la tuta mondo kaj estas tre utila. Do antaŭen!


Kion esperas mi?
Per ĉi tiuj unuaj filmetoj mi esperas ke la homoj, kiuj partoprenis en TAKE, sopiros pri tiuj neforgeseblaj tagoj en San-Paŭlo. Kaj tiuj, kiuj ne partoprenis, fariĝos instigataj por partropeni ĉe la venontaj Esperantaj aranĝoj.

Mi ankaŭ volas ege danki al ĉiuj, kiuj estis intervjuitaj; kaj al ĉiuj geamikoj, kiuj helpis iamaniere. Ha, se vi volas komenti aŭ lasi ian opiniojn, bonvole ne hezitu! Skribu sube. Tamen estas grave lasi komentojn ĉe la propra “YouTube”-a paĝo, ĉar tie pli da ordinaraj homoj povos konstati ke Esperanto vere ekzistas. =P

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Today I release my first Esperanto project: Globeto – Internet television.

Bandeira do Brasil.Resumen: Hoy estoy lanzando mi primer proyecto en esperanto: Globeto – tele en Internet.

Bandeira do Brasil.Resumo: Hoje eu estou lançando meu primeiro projeto en Esperanto: Globeto – televisão na internet.

Anúncios

Entry filed under: Esperanto, Globeto E-TV. Tags: , , , , , , , , , , , , , , , , .

Instrumentalizando a Poesia Toca Rauuuuul!!!

20 Comentários Add your own

  • 1. Nova televida projekto el Brazilo | Promene  |  13/06/2012 às 15:28

    […] pli pri la filmeto kaj pri la intencoj de la aŭtoro en la reta taglibro de Fábio Monteiro! Like this:LikeBe the first to like this post. This entry was posted in Esperanto and tagged […]

    Curtir

    Responder
    • 2. Elma do Nascimento  |  19/06/2012 às 19:17

      Gratulon pro la bonega laboro! Mi apogas tiun iniciaton! En Youtube mi sin prezentas kantante en Esperanto, sed la filmo farita hejme ne bone sonas. Mi kantis sen sonamuziko. Saluton el
      Elma Flora (kantistino) Elma do Nascimento (komponistino)

      Curtir

      Responder
  • 3. Jorge Tarducci  |  14/06/2012 às 4:54

    Longan vivon al Globeto !

    Curtir

    Responder
  • 4. Robert Poort  |  16/06/2012 às 18:19

    Gratulon Fabio !
    Mi ege ŝatas viajn videojn, tre interesaj kaj rapidmovantaj.
    Eble vi povas kunlabori kun novaĵretejo kiel Nunonia kie multaj esperantistoj povas vidi ilin !

    Dankon,

    Robert Poort
    Las Vegas

    Curtir

    Responder
    • 5. Jozefo Lejĉ  |  17/06/2012 às 11:07

      Kara Fábio Monteiro, jen gratulinda kaj promesplena projekto! Via profesia ĵurnalisma propono jam bele montriĝis per la ĉiam spektinda “Antaŭkarnavalo”. Mi aldonis ligilon al via blogo en nia paĝo: http://www.esperanto.ufc.br – Amike, Lejĉ.

      Curtir

      Responder
  • 6. neilnachum  |  30/06/2012 às 7:50

    Gratulon el Novjorko. Mi vidis kelkajn el via filmetoj.

    Curtir

    Responder
  • 7. neilnachum  |  30/06/2012 às 7:52

    Gratulon el Novjorko. Mi vidis kelkajn el viaj filmetoj.

    Curtir

    Responder
  • 8. Aloisio Sartorato  |  30/06/2012 às 21:30

    Estimata Fabjo:
    Mi volas ege gratuli vin! Via filmo estas tre agrabla kaj mi rekomendos al cxiuj spekti gxin. Vi estas ege sprita kaj la tuta sinsekvo de la filmo estas tre profesia. Denove GRATULEGON!!!
    Aloísio Sartorato
    Rio, Brazilo

    Curtir

    Responder
  • 9. Aloisio Sartorato  |  30/06/2012 às 21:45

    GRATULEGON, Fabio! Viaj filmoj estas spektindaj kaj mi rekomendos ilin al cxiuj.

    Curtir

    Responder
  • 10. Fabiano Henrique  |  01/07/2012 às 2:21

    Elkoran saluton! Mi varme gratulas vin pro la bonegaj filmoj, kiujn vi prezentis! Antaŭen!

    Curtir

    Responder
  • 11. Manuel Pedrosa  |  01/07/2012 às 10:09

    Gostei , nur nun, mi hazarde vidis tiun filmeton pri la T.A.K.E..kvankam mi bedauras ke mi restis tre malbone en la foto. Nun mi esperas ke mi restu pli bone en Barra do Garças

    Curtir

    Responder
  • 12. Fábio  |  11/07/2012 às 19:17

    Karaj geamikoj, dankegojn pro ĉiuj komentoj!!!
    Vi ĉiuj ĉiam estas bonvenaj ĉi tie!!!
    =D

    Curtir

    Responder
  • 13. Emiliomilio  |  16/07/2012 às 20:45

    Pri filmilo, mi sugestas la serion Canon Vixia Full HD. Kaj plej grave, la filmilo havu eniron por kroma mikrofono.

    Curtir

    Responder
  • 14. Betty Chatterjee  |  17/07/2012 às 12:41

    Dankon pro la belega filmo pri la kongreso! Sukceson kaj ĉion bonan!

    Curtir

    Responder
  • 15. Alexander Kogan  |  17/07/2012 às 14:04

    Kara Fabio! Multajn gratulojn al vi en bonega kaj profesifarita iniciato!

    Curtir

    Responder
  • 16. Paulo Cesar Pires  |  17/07/2012 às 16:00

    Zam benu vin!

    Curtir

    Responder
  • 17. Princo  |  18/07/2012 às 2:58

    Tre bela pagxo kaj interesa parolo, tre interesaj filmetoj. GRATULON KARA

    Curtir

    Responder
  • 18. Daniel Weber  |  18/07/2012 às 8:09

    Gratulegon kara! Mi ne partoprenis la kongreson kaj per via raporteto mi povis iomete rigardi kio okazis. Mi nur trovis la videon iomete longan, tamen alte kvalita. Pli foje: gratulon pro via laboro.

    Curtir

    Responder
  • 19. Daniel Weber  |  18/07/2012 às 11:10

    Ankaux mankis la butonon por publikigi en Facebook!

    Curtir

    Responder
  • 20. Ivo Schenkel  |  18/07/2012 às 16:53

    Por ne-partoprenantoj al la kongreso viaj filmoj donas la eblecon tamen partopreni kaj ĝui la etoson. Dankon

    Curtir

    Responder

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Trackback this post  |  Subscribe to the comments via RSS Feed


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.474 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

junho 2012
D S T Q Q S S
« maio   jul »
 12
3456789
10111213141516
17181920212223
24252627282930
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: