2011-a Zamenhofa Festo

18/12/2011 at 0:27 Deixe um comentário

Esperanta flago. Pasintan sabaton, la 17-an de decembro, okazis Zamenhofa Festo en Fortalezo, Brazilo. Kompreneble mi iris tien kaj nun rakontos preskaŭ ĉion, kio okazis.

Vere mi volus nun publikigi ĉi tie bonkvalitan filmeton pri la Zamenhofa festo en nia E-asocio, tamen okazis problemeto… Kia azenulo mi estas! Mi kunportis al la festo mian filmilon, sed ĝia baterio tute ne sufiĉis! Post malmultaj minutoj da filmado, la filmilo malŝaltiĝis pro manko de energio… Fek! Mi ankaŭ forgesis kunporti la reŝarĝilon aŭ iun kroman baterion. Diable! Tiam mi preskaŭ krevis pro furio! Eĉ ne bonajn fotojn mi sukcesis fari… 😦 Pro tio, mi decidis almenaŭ registri la okazaĵon per ĉi-teksto, ankaŭ ĉar la evento fakte estis registrinda.

ZAMEMberb parolas pri Zamenhof.

ZAMEMberb parolas pri Zamenhof.

Mi estis unu el la unuaj homoj, kiuj alvenis al Cearaa Esperanto-Asocio, ĉirkaŭ je la 5-a kaj duono posttagmeze. Mi profitis la okazon por babili (kaj malhelpi… hehe) la homojn, kiuj estis organizintaj la lastajn detalojn de la festo. Mi ankaŭ profitis la antaŭfestan trankvilecon por intervjui D-ron Wandemberg Morais, kies la kromnomo estas “ZAMEMberg”! Nekredeble! Nu, respondu rapide ĉi tiun divenludon, kara leganto: kiu naskiĝis en la 15-a de decembro, kaj treege bone regas la internacian lingvon, kaj estas kuracisto? Ĉu vi diris “D-ron Zamenhof”? Do vi eraris! La ĝusta respondo estas: D-ro Wandemberg! Serioze! Pro tiuj hazardaĵoj, kelkaj amikoj kromnomis lin “ZAMEMberb”… Hehe. Sciinte tion, mi intervjuis lin pri lia proksimiĝo kaj admiro al Zamenhof… Eble mi uzos ĉi tiun filmeton en alia oportuno…

Manĝaĵoj, kiujn mi ne manĝis...

Manĝaĵoj, kiujn mi ne manĝis...

Mia dua intervjuo (kaj lasta, ĉar la baterio malŝarĝiĝis tuj poste) estis kun Irmina Szustak. Ŝi respondecis pri du aferoj plej gravaj en la festo: la menuo kaj la prelego pri Zamenhof! Cetere, laŭ vi, kiu estas la plej grava? Ĉu la manĝaĵo aŭ Zamenhof? Malfacila demando, ĉu ne? Hehe. Tamen mi konstatis, ke la plejmulto da partoprenantoj estis pli feliĉaj dum la manĝado ol la prelegado… Hehe. Evidente mi ŝercas… 😛 Fakte la partoprenantoj estis pli gajaj kaj babilantaj dum la vespermanĝo, ĉar dum la prelego ili estis tute atentaj aŭskultante la paroladon de Irmina.

Irmina prelegas pri Zamenhof.

Irmina prelegas pri Zamenhof.

Kvankam la plejmulto da esperantistoj scias pri la vivo de la iniciatinto de nia lingvo, rigardi lian historion rakontitan de pola esperantistino estas aparta sperto. Irmina naskiĝis kaj esperantistiĝis en Varsovio, la urbo kie Zamenhof loĝis dum la plej longa parto de lia vivo. Do Irmina paŝis sur la sama grundo, kie paŝis Zamenhof. Ŝi spiris la “saman aeron”, tio estas, ŝi sentis la saman etoson, kiu ĉirkaŭis lin. Tial nature Irmina havas specialan percepton pri la vivo de Zamenhof, kaj aŭskulti ŝin parolante pri ĉi tiu temo vere estas tre interesa. Ŝi montris multegajn fotojn kaj rakontis kelkajn detalojn, kiujn nur esperantistoj el la kerno de Varsovio kapablas rakonti. Krome uzante ŝian ege ĉarman polan akĉenton…

Tarcísio Lima kantas Esperante.

Tarcísio Lima kantas Esperante.

Preleginte pri Zamenhof, Irmina invitis “Tarcísio Lima”-n al la scenejo. Unue la muzikisto parolis pri grandega kaj dikega libro, kiun li kunportis. Ĝi temas pri opero, kiun li verkis Esperante dum dek jaroj! Mi vere fariĝis scivola por aŭdi kaj spekti ĝin, sed malfacile tio okazos, ĉar opero estas nekutima afero en Brazilo, eĉ en Esperanto… Due, Tarcísio ludis gitaron, kantis kelkajn E-muzikaĵojn, kaj ege agrabligis la etoson. Li inkluzive montris sian faman samban version de “La Espero”. Bonege! Cetere, se vi ankoraŭ ne konas la laboron de ĉi tiu genia artisto, mi konsilas vin serĉi liajn muzikaĵojn ĉe interreto. Ha, sube vi povas spekti tiun version de “La Espero” prezentitan dum la Universala Kongreso en Fortalezo en 2002.

Post la eta koncerto, finfine alvenis la manĝhoro. Rapide ĉiuj kuris al manĝejon, kaj manĝis, remanĝis, kaj manĝadis… trinkis, retrinkis, kaj trinkadis… kaj mi nur rigardis, rerigardis, kaj rigardadis! Veeeee! Ve al mi! Mi tute ne povis manĝi, ĉar antaŭ unu tago mia dentistino enmetis en mia buŝo malagrablan dentaparaton, kiu ne permesas min maĉi solidajn manĝaĵojn dum la unuaj horoj…

Mia dentaparato! =P

Mia dentaparato! =P

Bonŝance mi almenaŭ povas t(d)rinki, tial post la manĝado kaj la “oficiala” zamenfesto, mi kaj kelkaj E-geamikoj iris al drinkejo kompreneble por tosti omaĝe al la genieco de Zamenhof… 😉 Bedaŭrinde ne estas fotoj de ĉi tiu mojosa momento pro manko de baterio… Fek (ree)!

PS.: La bildoj, kiuj akompanas ĉi-tekston, vere ne estas fotoj. Ili estis eltiritaj el la malmultaj filmetoj, kiujn mi sukcesas fari. Pro tio, la kvalito ne estas tre bona.

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Zamenhof day in Fortaleza, Brazil.

Bandeira do Brasil.Resumo: dia de Zamenhof em Fortaleza, Brasil.


Anúncios

Entry filed under: Esperanto. Tags: , , , , , , , , , .

Blues na praia Bora pro Eddie de novo!!!

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Trackback this post  |  Subscribe to the comments via RSS Feed


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.474 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

dezembro 2011
D S T Q Q S S
« nov   jan »
 123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: