Ĉu DKL fariĝis TKL?

06/12/2011 at 16:56 4 comentários

Esperanta flago. Pri la pasinta “Drinku kaj Lernu” kaj la venonta Zamenhofa festo.

Mi ĵus rimarkis, ke de longa tempo mi ne blogas tekstojn en Esperanto. Pro tio, mi estas ĉi tie por blogi iun ajn… Bonvole pardonu min, kara E-leganto! Mi povas klarigi mian forestadon: mi estis pliboniganta mian E-kapablon. Serioze! Finfine mi tralegis “Esperanto Sen Majstro”-n, kiu estas leginda kaj legenda klasik-libro de la brazila Esperanta historio. Cetere, mi tuj blogos miajn impresojn pri ĉi tiu verkaĵo en alia blogaĵo…

DKL okazinta en la 3-a de decembro 2011, en Fortalezo, Brazilo.

DKL okazinta en la 3-a de decembro 2011, en Fortalezo, Brazilo.

Klariginte mian forestadon, mi nur volas registri, ke en la pasinta sabato nokte okazis nia mojosa E-renkontiĝeto nome “Drinku kaj Lernu” (DKL). Vere ĉifoje la afero preskaŭ fariĝis “Trinku kaj Lernu”, ĉar la plejmulto da partoprenantoj ne povis drinki! Kial? Preskaŭ ĉiuj havis ian gravan devon por fari dimanĉe matene, do neniu volis ebriiĝi aŭ vekiĝi lacan. Tamen la festeto ne fiaskis pro manko de alkoholaĵo, alie ĝi estis tre agrabla momento por multe babili, ridi, amuziĝi, amikiĝi kaj trinki ege bongustajn kafojn! La okazaĵo vere ege plaĉas al mi…

Ha, geamikoj, nia venonta renkontiĝo jam estas difinita! Irmina kunportis al DKL la novaĵon: en la 17-a de decembro okazos Zamenhofa festo en Fortalezo! Braveeeee! Ĝi okazos en la sidejo de la Cearaa Esperanto-Asocio. Kiam la tago estos pli proksima, ni rememorigos la feston ĉe FaceBook, kaj certigos la ĝustan horon, ĉu jes?! Kompreneble ĉiuj estas invititaj. Ĝis tiam.

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: meeting among friends who speak Esperanto in a café.

Bandeira do Brasil.Resumo: encontro entre amigos, que falam Esperanto, em uma cafeteria.


Anúncios

Entry filed under: Esperanto. Tags: , , , , , , , , .

Los Hermanos: por que eles estão voltando? Blues na praia

4 Comentários Add your own

  • 1. Juliana Evandro  |  06/12/2011 às 17:41

    Mi kaj Bebel honoris la nomon de DKL (almenaux honoretis…)
    Tamen, mi felicxas ke la amuzigxado ne dependas de tio, sed de la agrablaj cxeestintoj! Kisojn Fabinho!

    Curtir

    Responder
    • 2. Bebel  |  06/12/2011 às 20:51

      Jes, Juliana, ni honoris, kaj feliĉas! Bonege!

      Curtir

      Responder
  • 3. Maarten Deprez  |  06/12/2011 às 20:55

    Ŝajnas ke la Esperantistoj de Fortaleza sin amuzas, eĉ se ne ĉiam ĉiuj povas drinki. Bonŝance ke ne nur biero, sed ankaŭ kafo, teo, kaj eĉ akvo kaj suko transformeblas en Esperanton! Kaj – Juliana kaj Bebel – se kelkaj personoj havas gravajn farendaĵojn la venontan tagon, tiuj kiuj ja povas drinki drinku la kvanton por ili ankaŭ!

    Curtir

    Responder
  • 4. Fábio  |  06/12/2011 às 21:49

    Vere dank’ al vi – Ju kaj Bebel – ni ne ŝiris nian gravegan kaj preskaŭ sanktan regularon! Ha, Maarten, vi tute pravas! Hehe.

    Curtir

    Responder

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Trackback this post  |  Subscribe to the comments via RSS Feed


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.477 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

dezembro 2011
D S T Q Q S S
« nov   jan »
 123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: