Lernante per novaj geamikoj

27/08/2011 at 17:39 9 comentários

Esperanta flago. Mia unua sperto kiel E-gastiganto.

Antaŭ du semajnoj, okazis io, kio ege tuŝis min; io, kio faris min repensi pri kelkaj aferoj de mia viv-maniero. Delonge mi ne sentis tian sentaĵon. Eble ĉar nia “moderna vivo” ne donas al ni tempon por percepti, ke ankoraŭ ekzistas beleco kaj “poezio” en nia mondo, en nia ĉiutaga vivo…

Kiu re-malfermis miajn okulojn estis nova amikino, kiu estas belga knabino. Ni interkonatiĝis dum promenado tra urbocentro de San-Paŭlo… Mi tuj klarigos pli bone ĉi tiun rakonton: en la pasinta monato, okazis TAKE (Tutamerika Kongreso de Esperanto) en brazila metropolo San-Paŭlo. Unu tago post la fino de la kongreso, preskaŭ ĉiuj E-geamikoj jam foriris. Tiam mi kaj la belgino havis nenion por fari en la hoteleto. Do, mi proponis al ŝi:

― Ĉu vi ne volus koni la urbocentron? Ĉi tie estas ege teda…
― Kial ne? Ek!

Mi kaj ŝi ĉe la komenc-marko de San-Paŭlo.

Mi kaj ŝi ĉe la komenc-marko de San-Paŭlo.

Tiel nia amikeco komenciĝis…

Post kelkaj tagoj, venis la plej bona sperto: ŝi gastis ĉe mi dum dek tagoj. Jes, mia unua sperto kiel E-gastiganto (ĉar mi estas nova esperantisto…)! Vere, mi ofte gastigas amikojn kaj familianojn, kiuj loĝas en aliaj regionoj de Brazilo, ĉar mia loĝurbo estas tre turisma kaj, pro tio, ĉiuj volas ferii ĉe mi… Tamen gastigi eksterlandan esperantiston estas tute malsama afero…

Fortalezo: unu el la plej turismaj urboj el Brazilo.

Fortalezo: unu el la plej turismaj urboj el Brazilo.

Kompreneble, mi profitis la okazon por multe praktiki Esperanton. Tamen mi sukcesis lerni multegajn aferojn krom la internacian lingvon pro la kultura interŝanĝo. Sendube, tio estas la plej grava donaco, kiun Esperanto donas al ni: la ebleco koni homojn, kiuj havas tute malsamajn pensmanierojn, kutimojn, sintenojn ktp. Tial tiu ĉi sperto estis specialega por riĉigi mian spertprovizon. Precipe, ĉar mia belg-amikino estas treege interesa persono! Tre inteligenta, simpatia, amuza, lingvema, aventurema, kaj ankoraŭ belega kaj kun ege ĉarma E-akĉento! Nekredeble!!! Krom tio, ŝi havas ege modernan kaj fortan sintenadon. Nu, mi ege ŝatas tion! “Virinoj devas ĉiam esti sendependaj kaj memsufiĉaj”, tion ŝi kelkfoje diris, kiam mi volis helpi ŝin… Hehehe. Ĉu ioma feminisma ideo? Eble… Sed vere ŝi havas fortajn opiniojn pri ĉio, kion vi povas imagi, eĉ pri tiklaj temoj… (cetere, kiel ŝi estas ege kritikema, probable, se ŝi legus ĉi-tekston, ŝi komentos sube: “Kia stultaĵo!”. Hehehe.)

Ŝi kaj mi. =D

Ŝi kaj mi. =D

Tamen, samtempe, ŝi estas ege dolĉa, ĝentila kaj afabla knabino. Kaj vere kio plej impresis min estis la maniero malpeza kaj amuza, per kiu ŝi “spektas” la vivon, kaj vivas sian propran vivon. Ŝi jam ellitiĝas kun bela rido sur sia vizaĝo. Tiel bonhumora, ellasante ĝojon kaj trankvilecon, la tempo malrapide pasas antaŭ ŝi. Tial ŝi sukcesas perfekte ĝui ĉion, kio okazas, eĉ simplegajn aferojn kiel: la malvarmecon de la venteto, la bonguston de la manĝaĵo, la suplecon de la plaĝ-sablo, la belecon de la sunsubiro, kaj ĉiuj “etaj” aferoj, kiujn kelkfoje oni forgesas ĝui…

Ni spektas la sunsupreniron... Ho!

Ni spektas la sunsupreniron... Ho!

Strange, mi preskaŭ “osmoze” kaptis el ŝi tiujn instruojn… Tuj post ŝia foriro, mi aŭtomate skribis logan liston pri dezirataj viv-ŝanĝoj, kiuj komenciĝas tiel: “1) Forgesu viajn ‘etajn’ problemojn!; 2) Ne maltrankviliĝu pro stultaĵoj!; 3) Estu pli ridema!; 4) Ĝuu ‘etajn’ plezurojn de la ĉiutaga vivo; 5) ktp…”. Mi ne bone scias kial tio okazis… Eble ĉar mi estas en ŝanĝema viv-etapo… Pripensante pri mia viv-maniero, mia familio, mia laboro, mia viv-filozofio, miaj amikoj, miaj celoj… Pripensante pri ĉio! Kaj plibonigante aŭ korektante kelkajn antikvajn ideojn kaj konceptojn.

Do, por fini ĉi-tekston, mi nur volus danki al mia belg-amikino pro la instruado: dankegon, mia kara Anneleen! Mi esperas tuj revidi vin. Ne forgesu, ke mi ĉiam havas multegajn “pães de queijo”-n ĉe mi, kaj ke mi estas fakulo pri “cafuné”! =P Ĝis baldaŭ!

*Priskribaĵo pri la lasta bildo (klaku sur la foto por pligrandigi ĝin):

Priskribaĵo dekstre.

Priskribaĵo dekstre.

1) Teatrejo: José de Alencar.
2) Ni bierumas kaj esperantumas.
3) Elektronik-muzika festo.
4) Muzeo de Cearao.

P.S.: Ha, tuj post ĉi tiu bonega sperto, mi fariĝis gastiganto ĉe Pasporta Servo! =)

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: A few days ago, I hosted a Belgian esperantist friend in my house. This article describes a little about the experience.

Bandeira do Brasil.Resumo: Há alguns dias, eu hospedei uma amiga esperantista belga aqui em casa. Este texto fala um pouco sobre a experiência.


Anúncios

Entry filed under: Esperanto. Tags: , , , , , , , .

Roteiro de Hoje pra Feira da Música Fino Coletivo: e aí, vamo cair pra dentro?

9 Comentários Add your own

  • 1. Irmina Szustak  |  30/08/2011 às 18:46

    mi gxojegas ke vi havis tiom bonegan sperton Fabio, vere en esperantujo oni eblas renkonti tre interesajn kaj inspiregajn personojn! brakumon Fabio 🙂

    ps. mi ne sciis ke vi estas fakulo pri cafune 😉 hehehehe

    Curtir

    Responder
    • 2. Fábio Monteiro  |  31/08/2011 às 21:49

      Vere vi ne konas ĉiujn kapablecojn miajn… Hehe. Mi estas preskaŭ profesia “cafuné”-isto… XP

      Curtir

      Responder
  • 3. Gabriel Calegari (@gabrielcalegari)  |  30/08/2011 às 18:53

    Mi tre ŝatis vian teskton kaj sperton! Bedaŭrinde, ankoraŭ mi havis nenian sperton kun eksterlandanoj persone per Esperanto. Sed mi esperas ke baldaŭ venos la tago!
    Rakontu al ni ĉiam viajn spertojn! Vi ĝin bone rakontas! Gratulon!
    Ĝis!

    Curtir

    Responder
    • 4. Fábio Monteiro  |  31/08/2011 às 22:09

      Dankon pro la komentaĵo, Gabriel… Verŝajne la interŝanĝado inter esperantistoj ne estas tiom intensa en Brazilo. Mi multe volus gastigi pli ofte, sed bedaŭrinde Brazilo estas tre fora lando… =/

      Curtir

      Responder
  • 5. Jacinto Yogui  |  30/08/2011 às 19:51

    Bonan kaj agrablan tekston, Fabio. Gratulon!

    Curtir

    Responder
  • 6. sudminasa  |  01/09/2011 às 15:32

    Gratulon kara!

    Laŭ mi gastigi kaj gastiĝi uzante Esperanton estas la plej bona afero de la lingvo.
    Koni homojn, kulturojn kaj havi amik(in)on ie ajn, tio estas treege valora…

    Curtir

    Responder
  • 7. Regis  |  01/09/2011 às 19:13

    Jes, ŝi estas tre ridema. xD

    Curtir

    Responder
  • 8. Anneleen  |  01/09/2011 às 20:05

    Mi ne scias kion komenti, cxar vi forprenis la vortojn de mia busxo: kia stultajxo AHAHHAHAAHAHA

    Curtir

    Responder
    • 9. Fábio  |  02/09/2011 às 10:45

      Hehehe. Rimarku, ke mi vere almenaŭ iom konas vin, ĉar mi eĉ antaŭvidis vian komenton… =P

      Curtir

      Responder

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Trackback this post  |  Subscribe to the comments via RSS Feed


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.474 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

agosto 2011
D S T Q Q S S
« jul   set »
 123456
78910111213
14151617181920
21222324252627
28293031  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: