Archive for julho, 2011

La unuan kongreson oni neniam forgesos…

Esperanta flago. Raportaĵo pri Tutamerika Kongreso de Esperanto, kiu okazis la pasintan semajnon en San-Paŭlo.

La aŭditorio estis plenplena dum la solena malfermo.

La aŭditorio estis plenplena dum la solena malfermo.

Post unu semajno for, mi ĵus alvenis en mian hejmon. Vere mi malbonfartas nun, ĉar mi kunportis kun mi kapdoloron, gorĝdoloron, nazdoloron, oreldoloron ktp… Nu, mi estis ĉe kongresego de Esperanto (8-a TAKE, 46-a BKE kaj 31-a BEJK), kiu okazis dum la pasinta semajno en San-Paŭlo. Pro la terura vetero de tiu urbo mi estas tiel: tute detruita! Imagu ĉi tiun ekvacion, kara leganto: polucia aero + malaltaj temperaturoj + malhumida aero! La rezulto ne povus esti alia… Malsano!

Alexander Osintsev prezentas Kinofestivalon.

Alexander Osintsev prezentas Kinofestivalon.

Bone, se mi forviŝas ĉi tiun “etan” problemon, mi povas diri, ke la kongreso estis treege bona! Vere ĝi estis mia unua kongreso de Esperanto, pro tio mi estis iomete maltrankvila kaj tre scivola antaŭ la evento, ĉar mi estas nova esperantisto kaj mi ne multe konas la E-kulturon, la E-movadon, E-geamikojn ktp… Tamen la kongreso surprizis min! Multaj interesaj prelegoj kun pluraj temoj, utilaj E-lecionoj, kompetentaj Esperantaj parolantoj, festivalo de kino, fervoraj forumoj kaj debatoj, ĉio organizita komenciĝante akurate. Krome, mi ankaŭ sukcesis babili (aŭ almenaŭ balbuti…) kun diversaj Esperantistoj, inkluzive, eksterlandanoj… Por mi, kiu estas komencanto, la sperto bonegis!

Esperantistoj promenas tra la urbocentro de San-Paŭlo.

Esperantistoj promenas tra la urbocentro de San-Paŭlo.

Sed, kompreneble, nek ĉio estis perfekta… Mi vidis kelkajn strangajn aferojn… Ekzemple, mi spektis prelegon de iu samideano pri sia tridekjara sperto kiel instruisto de Esperanto. Li multe lernis Esperanton, inkluzive, montris siajn plurajn diplomojn; li instruis la internacian lingvon en multaj brazilaj urboj; li fondis diversajn E-klubojn ktp… Tamen, bedaŭrinde, liaj prononcoj estis tute tute tute eraraj! Ĉiuj frazoj! Preskaŭ ĉiuj vortoj havis fonetikajn erarojn! Ha, detalo: li ne prelegis parolante improvize, li vere nur legis tekston antaŭskribitan! Mi estis ŝokita, kaj ankaŭ aliaj spektintoj, inkluzive, eksterlandanoj… En alia ĉambro, mi vidis tre interesan prelegon, la nura problemo: la preleginto simple ne konis la regulon pri akuzativo! Li parolis dum unu horo sen uzi almenaŭ unu akuzativoN. Tiam li feliĉigis min, ĉar mi pensis: “mi ne estas la ununura! Hehe”. Ha, mi ne povas forgesi diri pri la krokodilado en la koridoroj, en kelkaj prelegoj, eĉ en la solena malfermo… Ve, mia kara leganto!

Feliĉe, iu jam klarigis al mi, ke ĉi tiaj problemoj estas normalaj aferoj, kaj okazas eĉ en la respektinda Universala Kongreso… “Ĉu?!”, mi ekkriis.

Krom tio, en la Komuna Loĝejo…

Novaj E-geamikoj en la komuna loĝejo.

Novaj E-geamikoj en la komuna loĝejo.

Tamen, laŭ mi, la plej bona parto de la kongresego okazis en la “Komuna Loĝejo”, kie mi gastiĝis. Proksimume 50 esperantistoj estis gastoj tie, la plejmultoj estis junaj kaj amuzaj homoj. Do okazis multaj babiladoj, ludoj, festetoj, drinkadoj, promenadoj, ktp, ĉio en Esperanto. Mi multe amuziĝis! Tie mi konis multajn novajn esperantistojn, kelkajn el diversaj regionoj de Brazilo, ceterajn el aliaj landoj. Tio estis nur la unua kontakto inter ni, sed mia sento estis ege bona pri ĉiuj… kaj, probable, multoj el ili fariĝos bonaj geamikoj en la estonto…

La Lasta Nokto

Supernova sur la scenejo.

Supernova sur la scenejo.

La kongreso estis finiĝanta kiam ni forlasis la oficialan solenan fermon por fari ion “pli interesan”… Ni iris al iu drinkejo, kie estis okazonta koncertoj de Supernova (brazila Esperanta rokgrupo) kaj Tone (brazila esperantista hiphopisto). La nokto havis la gravajn tri ingrediencojn por esti perfekta: bonan muzikon, drinkaĵojn kaj feliĉajn homojn! Ĉiuj estis treege kontentaj kvazaŭ la brazila futbala teamo gajnus la mondan ĉampionadon! Do la etoso estis ege agrabla, amika kaj amuza. Preskaŭ ĉiuj dancis, kantis, saltis, drinkis, babilis, amikiĝis, flirtis, ridis, fotis, ebriiĝis, ktp, “ĝis la nokto, nokto fin’!”. Kvankam mia malvarmumo malboniĝis en la sekva mateno, mi treege ŝatis tiun nokton…

Raportaĵo pri la Kongresego ĉe “YouTube”

Mi multe filmis kaj fotis la kongresegon. Multajn interesajn personojn mi intervjuis tie. Do mi havas ege bonan materialon por fari interretan E-filmeton! Tamen bedaŭrinde nuntempe mi ne havas tempon por munti la raporton… Ĵurnalismo ne estas facila laboro, mia kara leganto! Sed kiam la filmeto estos preta, mi sciigos vin ĉi tie kaj ĉe la sociaj retoj.

La saldo…

Mi kaj busto de Zamenhof en placo de San-Paŭlo.

Mi kaj busto de Zamenhof en placo de San-Paŭlo.

Fakte, partopreni en la kongreso estis gravega afero por mi, ĉar ĝi min montris, ke mia Esperant-kapablo ankoraŭ estas treege malproksima al la idealo. Paroli kaj babili flue kaj korekte ne estas facila tasko! Ne estas kiel skribi aŭ legi! Ekzemple, en ĉi-teksto mi sukcesas bone esprimi miajn pensojn, sed mi povas skribi malrapide, mi povas halti iom da tempo, konsulti la vortaron aŭ la gramatikon ktp… Dume, paroli estas multe pli malfacila! Vi devas fakte regi kaj posedi la lingvon kaj, krom tio, vi devas rapidege pensi kaj havi sekurecon por diri ion… Bedaŭrinde, mi ankoraŭ ne kapablas fari tion…

Mi malkovris, ke mi bezonas pli E-lecionojn...

Mi malkovris, ke mi bezonas pli E-lecionojn...

Tamen mi perceptis ĉe la kongreso, ke malmultaj esperantistoj vere kapablas babili tute flue kaj kun perfektaj prononcoj. Mi eĉ aŭdis kelkajn “dinosaŭrojn”, kiuj estas tre famaj kaj aktivaj en la brazila E-movado, misparolante aŭ parolante kun tro malagrabla akĉento. Do tio estis grava afero por montri al mi, ke oni devas neniam halti la lernadon. Ĝenerale, la E-geinstruistoj diras, ke Esperanto estas “facilega” lingvo, sed ĉi tia aserto estas tro danĝera, ĉar oni studas Esperanton dum nur tri monatoj kaj, tuj poste, oni diras: “mi scipovas Esperanton!”. Sed laŭ mia rimarkado pri la kongreso, ĉi tio ne estas veraĵo!

Pro tio, jen mia saldo de la kongreso: mia nuna celo estas vere scipovi la internacian lingvon. Lerni, legi, paroli, aŭdi, skribi pli kaj plu ĉiutage, ĉar komunikiĝi kun helpo de gesta lingvo tute ne sufiĉas. Mi esperas fakte scipovi Esperanton en la venonta kongreso… Ĝis tie!

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: Article about Panamerican Esperanto Congress, that happened last week in São Paulo.

Bandeira do Brasil.Resumo: Reportagem sobre o Congresso Panamericano de Esperanto, que aconteceu semana passada em São Paulo.


20/07/2011 at 18:44 11 comentários

Onde estão as bandas autorais dessa cidade?

Bandeira do Brasil.Coluna PLAYLIST (Jornal O Povo), do dia 07/07/2011. Veja na pág. 9: http://migre.me/56IkW

Estes Beatles enganam você?!

Estes Beatles enganam você?!

Antes de começar a escrever esta coluna, sempre dou uma rápida olhada nas minhas caixas de e-mails e nas redes sociais… É importante verificar se não estou me esquecendo de algum show imperdível, ou se estou por fora de uma festa massa que foi organizada de última hora, ou mesmo daqueles “burburinhos musicais” que começam sempre primeiro na internet… No entanto, nesta semana, nada de extraordinário tá rolando, não. Provavelmente, vou alugar uns DVDs… porque o que me chamou atenção mesmo nessa visita à web foi a quantidade incrível de “Tributos” e “Covers” que vão acontecer amanhã à noite aqui na cidade… Putz!

Tributo a Cazuza, Black Sabbath, Beatles, Roxette etc… Obviamente, cada qual em seu devido lugar (veja no texto abaixo). Pessoalmente, eu não tenho nada contra Tributos, não. Acho até bastante digno que a gente possa homenagear os artistas ou as bandas que a gente gosta de vez em quando… E até gosto dos artistas que eu citei aí em cima. O problema é que só tá rolando Tributo! E não é só amanhã, não! Já tem um tempinho que a cena noturna de Fortaleza vem sendo dominada por esse tipo de festa e por bandas cover das mais variadas espécies… Então, fica a pergunta: onde estão as bandas autorais dessa cidade, meu povo?!

São nesses momentos de profunda depressão pré-sexta-feira que sinto saudades daqueles tempos em que Noise e Hey Ho se entreolhavam na Praia de Iracema… Vou desabafar: desde quando vim morar aqui em Fortaleza, em 1996, nunca tinha visto essa cidade com tão poucas opções pra quem gosta de rock e pros músicos que tem trabalhos autorais… Fortaleza não tem mais nenhum palco – legitimamente – indie ou alternativo! Uma lástima, pois é notória a quantidade de artistas talentosos que estão vagando sem rumo por aí… E por que isso está acontecendo?! Bom, isso já é assunto pra uma próxima coluna…

Tributos e Covers desta sexta-feira (08/07/2011):

• Cazuza (Nômades) – Acervo Imaginário
• The Beatles (Rubber Soul) – Órbita Bar
• Black Sabbath (Sabbathage) – Maria Bonita
• Roxette (Roxanne) – Brom’s Partyhouse
• Rock Brasileiro 60 & 70 (Os Transacionais) – Buoni Amici’s
• Classic e Hard Rock 80’s (Fetsband) – Altas Horas Bar
• Rock Brasileiro 60 & 70 (Bolacha Preta) – Clube Retrô
• Pop Rock nacional e internacional (Upload) – Hits Brasil

Cover é bom ou ruim?

Elvis isn’t dead!?

Elvis isn’t dead!?

Para o jornalismo cultural ou para a crítica musical, as bandas cover nunca foram levadas a sério… Como elas não criam absolutamente nada, apenas copiam, fica impossível avaliar “criatividade” e “originalidade”, palavras-chaves na discussão sobre música… Sendo assim, a única avaliação possível é perceber se a performance é parecida ou não com a do artista ou da banda original. Se a banda tem músicos competentes e consegue convencer o espectador, ótimo! Você se diverte à noite toda, então, tá valendo! No entanto, culturalmente ou artisticamente falando, banda cover não tem valor nenhum…

[Fábio Monteiro]

Resumo: Ĉi tiuj tekstoj estas el “Playlist”, kiu estas malgranda parto de ĵurnalo “O Povo”, publikigita ĉiu ĵaŭdo. Ĉi tiu ĵurnalo estas tre grava en mia urbo. La tekstoj ĉiam temas pri la mondo de la muziko.

Summary: These texts were removed from the “Playlist” column that is published every Thursday in the newspaper O Povo – a great newspaper in my town. The texts always talk about the music world.


06/07/2011 at 19:23 4 comentários


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.473 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

julho 2011
D S T Q Q S S
« jun   ago »
 12
3456789
10111213141516
17181920212223
24252627282930
31  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: