Mia Esperanta sabato

27/06/2011 at 0:09 4 comentários

Esperanta flago.En la pasinta sabato, mi multe Esperantumis kaj mi rakontas en ĉi-teksto ĉiujn, kiuj okazis.

Mi kaj Irmina, pola amikino, kiu ferias en Fortalezo.

Mi kaj Irmina, pola amikino, kiu ferias en Fortalezo.

Hieraŭ, je la kvina posttagmeze, kiam mi alvenis al Cearaa Esperanto-Asocio, la kunveno jam estas komenciĝinta. Jes, mi malfruiĝis! Tamen mi ankoraŭ vidis ian lecioneton pri pola lingvo. “Ĉu pola?”, vi povas demandi al mi. Jes, kara leganto, hieraŭ ni bonvenigis nian polan Esperantistan amikinon, Irmina Szustak. Kaj ŝi instruis kelkajn bazajn frazojn en la pola, kiel: “Saluton!”, “Bonan tagon!”, “Dankon!”, “Ĝis revido!”, ktp. Kompreneble, mi ne memoras plu la vortojn en la pola… Ili estis ege malfacilaj! Hehe.

Tuj post la parolado de Irmina, okazis manĝado kaj trinkado kaj babilado, ĉiuj samtempe. Tiu estis la plej bona kaj agrabla momento, ĉar la asocio estis plenplena da Esperantistoj kaj ĉiuj gaje interparolas uzante Esperanton. Krom tio, la manĝaĵo estis bongustega! Mi tre ŝatas varmetan kafon kun kuko el manioko! Ha, manioko estas ia manĝebla radiko, kiu estas tipa el Brazilo.

Geamikoj de Cearaa Esperanto-Asocio.

Geamikoj de Cearaa Esperanto-Asocio.

Bone, la aktivaĵoj en la asocio ankoraŭ ne finiĝis. Post la lunĉo, ni kunigis por literatura studado. Nia stud-grupo nuntempe legas la libron “La Eta Princo”, klasika verko skribita de fama franca verkisto, kiu nomiĝas Antoine de Saint-Exupéry.

Ĉiuj ni tenas “La Eta Princo”-n.

Ĉiuj ni tenas “La Eta Princo”-n.

La studado estas simpla, sed efika, kaj okazas jene: unue, ni legas unu ĉapitron, kaj tuj poste ni pripensas, filozofas kaj debatas pri la teksto. Kompreneble, parolante nur Esperante. Tiu ankaŭ estis tre interesa momento…

Post la studado, kelkaj junaj esperantistoj iris al la plej amuziga kvartalo el nia urbo, kiu nomiĝas “Praia de Iracema”. Tie troviĝas pluraj drinkejoj, dancejoj, restoracioj, teatrejoj, kinejoj, kaj ĉiaj ejoj, kiuj amuzigas homojn… La kriterioj por elekti la perfektan lokon estis la prezo de la biero kaj ĝia temperaturo. Laŭ ni, la prezo devas esti malmultekosta kaj la temperaturo de la biero devas esti malvarmega! Tiel ni trovis nian drinkejon kaj “Drinku kaj Lernu” komenciĝis.

Mi kaj geamikoj en renkontiĝeto: “Drinku kaj Lernu”.

Mi kaj geamikoj en renkontiĝeto: “Drinku kaj Lernu”.

Nu, kara leganto, mi imagas, ke vi eble ne konas “Drinku kaj Lernu”, do mi rapide klarigos ĉi tion. Ĝi estas mojosa metodo por lerni kaj praktiki Esperanton. Vere la nomo devenas de tre fama brazila lernlibro, kiu nomiĝas “Aŭdu kaj Lernu”, verkita de tre kompetenta Esperantisto: la majstro Sylla Chaves. Tamen nia metodo estas tute malsama kaj tro malserioza… Ĝi estas bazita sur la jena hipotezo: la drinkado ĝenerale plibonigas nian Esperant-kapablon! Atentu bone, kara leganto: ĉi tio ankoraŭ ne estis science pruvita! Ĝi estas nur hipotezo… Hehe. Sed, laŭ mi, fakte la metodo funkcias! =D

Fuŝa regularo de “Drinku kaj Lernu”.

Fuŝa regularo de “Drinku kaj Lernu”.

La etoso estis tute neformala, ridiga kaj mojosa! La partoprenantoj de “Drinku kaj Lernu” povas babili pri ĉio, kaj tiel okazis. Ni ĝoje konversaciis pri lingvoj, muziko, laboro, drinkaĵoj, interreto, Esperantaĵoj, psikologio, seksumo, vojaĝoj, ĉiaj fuŝaĵoj, ktp. Evidente, ĉiam en Esperanto! Cetere, ni ankaŭ profitis la okazon por skribi tre gravan dokumenton: la regularon de “Drinku kaj Lernu”, kiu enhavas fuŝajn sed obeendajn regulojn (la foto de tiel grava dokumento estas flanke ĉi-teksto). Ha, ĉi tiu renkontiĝo okazas po unu fojo monate kaj la venonta “Drinku kaj Lernu” jam estas markita. Ĝi okazos 30-an de julio 2011.

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: My last saturday, at Esperanto world.

Bandeira do Brasil.Resumo: Meu sábado passado, no mundo do Esperanto.


Anúncios

Entry filed under: Esperanto. Tags: , , , , , , .

Rock de Brasília no Cinema Onde estão as bandas autorais dessa cidade?

4 Comentários Add your own

  • 1. Juliana  |  27/06/2011 às 22:37

    Certe, la metodo bonege funkcias!!! Gxis la proksima renkontigxo!!!

    Curtir

    Responder
  • 2. Fábio  |  28/06/2011 às 11:13

    Hehehe. Ĉu vi opnias, ke ni devas disvastigi ĉi tiun bonegan metodon pere de UEA? Hehehe. =P

    Curtir

    Responder
  • 3. Bi Santana  |  28/06/2011 às 20:27

    que medo! 🙂 será que dá pra traduzir pelo google rapidamente? hahahah! saudades de ti. beijos

    Curtir

    Responder
    • 4. Fábio  |  29/06/2011 às 10:49

      Biiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiiii! Aaafff, tu nunca aparece! Bora marcar um café no Dragão pra traçarmos nossos “planos mirabolantes”… =***

      Curtir

      Responder

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Trackback this post  |  Subscribe to the comments via RSS Feed


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.477 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

junho 2011
D S T Q Q S S
« maio   jul »
 1234
567891011
12131415161718
19202122232425
2627282930  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: