Ĉu vi kredas je eksterteranoj?

19/06/2011 at 20:10 1 comentário

Esperanta flago.Ĉi tiu teksto temas pri filmo, kiu famis dum la sepdeka jardeko. Ĉi-filmo temas pri eksterteranoj…

Hieraŭ, mi re-spektis iom antikvan filmon. Mi faris tion, ĉar ĉi-filmo mirigis min, kiam mi estis infano. Eble, pro ĝi, mi ĉiam tre ŝatas la temon: N.I.F.O. (ne identigita fluganta objekto)! Fakte, mi ne memoras precize kiam mi vidis unufoje ĉi tiun filmon. Eble mi estis inter sepa kaj deka jaraĝo, sed mi memoras ke mi vidis ĝin kune kun mia patro, kiu ankaŭ ŝategas misterajn aferojn… Sube, vi povas vidi reklam-filmeton:

Certe, kara leganto, vi jam spektis ĉi-filmon, aŭ legis la libron, aŭ almenaŭ aŭdis ion pri ĝi. Mi estas skribanta pri “Erinnerungen an die Zukunft”. Trankviliĝu! Ĉu vi ne komprenas la titolon? Nek mi! Tiu estas la germana kaj originala titolo. Mi ne sciis certe kiel mi povus traduki ĝin al Esperanto, sed mi demandis al germana esperantisto ĉe “Twitter”, li nomiĝas Stephan B. Webanck, kaj li ĝentile respondis, ke la traduko estas “Memoroj pri la Estonteco”. Jes, nun ni komprenas, ĉu ne? La filmo estis bazita el tre fama furorlibro, kiu estis skribita de svisa verkisto Erich von Däniken en 1968. Tuj poste, aperis la filmon, en 1970.

La libro en la germana, angla kaj portugala.

La libro en la germana, angla kaj portugala.

La verko temas pri stranga kaj interesa teorio. Ĝi asertas ke la homaro jam faris kontaktojn kun eksterteranoj. Tamen, tiu okazis en tro antikva tempo: en la antaŭhistorio kaj en la plej malproksima antikveco. Por pruvi tion, la aŭtoro ĉefe demandas: kiel la homoj sukcesis konstrui tiel kolosajn konstruaĵojn, kiel egiptaj piramidoj? Kial multaj antikvaj religioj temas pri Dioj, kiuj venis el la ĉielo kun bruego kaj brilego? Kaj kial ekzistas tiom desegnaĵoj pri astronaŭtoj faritaj de antikvaj civilizacioj el la tuta mondo? Laŭ la aŭtoro, la respondo estas simpla: la tero estis vizitita de eksterteranoj, kiuj interrilatiĝis kun la homoj!

Ĉi tiu estas la aŭtoro.

Ĉi tiu estas la aŭtoro.

Nu, nuntempe, oni povas respondi tiujn demandojn per diversaj manieroj… La sciencoj, kiel paleontologio, arkeologio, historio ktp, klarigas preskaŭ ciujn demandojn pere de materiaj kaj raciaj metodoj. Vere, s-ro Erich von Däniken pruvas nenion per sia filmo! Li nur sukcesas fari iajn supozojn aŭ hipotezojn. Sed ni ne povas nei, ke lia argumentaro kaj ĉiuj bildoj estas mirindaj, fascinaj kaj ravigaj! La verko ankoraŭ sukcesas flugigi infanajn kaj plenkreskajn mensojn…

[Fábio Monteiro]

England flagSummary: text about the classic documentary of the 70s, “Chariots of the Gods”.

Bandeira do Brasil.Resumo: texto sobre o clássico documentário dos anos 70, “Eram os Deuses Astronautas?”.


Anúncios

Entry filed under: Esperanto. Tags: , , .

Another End Rock de Brasília no Cinema

1 Comentário Add your own

  • 1. miestas  |  08/10/2011 às 0:03

    Mi legis la librojn kiujn vi mencias kaj mi kredas je tiaj teorioj. La homaro sxajne estas kreajxo de eksterteranoj kiuj venis en la Teron antaux miloj, ecx milionoj da jaroj.

    Curtir

    Responder

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Trackback this post  |  Subscribe to the comments via RSS Feed


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.474 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

junho 2011
D S T Q Q S S
« maio   jul »
 1234
567891011
12131415161718
19202122232425
2627282930  
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: