Kial kaj kiel mi fariĝis esperantisto?

20/04/2011 at 20:24 5 comentários

Esperanta flago.Ĉi tiu demando estis proponita de instruisto Adelson Sobrinho dum nia pasinta e-leciono en UFC. Mi kaptis la okazon por publiki mian respondon ĉi tie.

Por respondi tiun demandon, unue, mi devas rakonti al vi kiel mi ekkonis Esperanton… Bone, mia esperanta historio komencis – hazarde – en aprilo 2008. Iutage, mi alvenis al mia laborejo kaj mia estrino ordonis al mi:

― Hodiaŭ, vi faros televidan raportaĵon pri Esperanto, kara ĵurnalisto!
― Konsentite, mi firme respondis, tamen, pensante “kio estas Esperanto, mia Dio?” Hehe.

Vere, tiuepoke, mi jam aŭdis ion pri Esperanto, sed eble mi fakte misaŭdis pri ĝi… Ĉar, ĝenerale, oni diras ke Esperanto estas ia “Universala Lingvo”, kiu ne funkciis, ke ĝi estas tute frenezaĵo, kaj ke ankaŭ ĝi estas senutila, netaŭga, temp-perdiga ktp…

Tamen, mi estas ĵurnalisto, tial mia misio estas malkovri la veraĵon, ĉu ne? Do, mi serĉis pri Esperanto ĉe interreto, multe legis pri ĝi antaŭ la komputilo kaj, post tio, telefonis al esperanta asocio de mia urbo por marki intervjuojn. Dum la tuta proceso, mia “ordinara” opinio pri Esperanto estis ŝanĝanta kaj poste, en la fino de la laboro, mi estis tre interesata de ĝi… Bedaŭrinde, en ĉi tiu momento, mi ne havis tempon por lerni la lingvon, sed post ĉirkaŭ unu jaro, en aŭgusto 2009, mi matrikuliĝis ĉe la plej tradicia esperanta kurso de mia urbo, kiu okazas en Federala Universitato de Cearao ekde 1965. Ha, tiuj televidaj raportaĵoj estas sube:

Efektive, mi opinias ke mi jam pensis kiel esperantisto antaŭ ol ekkonis Esperanton, tamen, kiel mi ne vere konis la lingvon, mi neniam volis eklerni ĝin. Mi skribas tiel, ĉar la ideo de “Internacia Lingvo” tre plaĉas al mi. Ĝi estas tre logika, inteligenta kaj racia. Kun ĝi mi tuj identiĝis! Nu, akompanu mian rezonadon: mi volas koni Anglion, Francion, Germanion, Hispanion, Italion, Pollandon, Egiption, Ĉinion, Japanion, tutan amerikon ktp (mi estas tro scipova, ĉu ne?! hehe.). Pro tio, ĉu mi devas lerni ĉiujn lingvojn de la mondo?! Tio neeblas, kara leganto! Tamen, bonŝance, la solvo por ĉi tiu problemo ekzistas kaj nomiĝas: Esperanto! Kiel ĝi funkcias? Simple: anstataŭ ĉiujn lingvojn vi lernas, ĉiuj homoj Esperanton lernas! Tiel ĉiuj popoloj de la mondo, kiuj parolas malsamajn lingvojn, povas interkompreniĝi.

Krom la ideo de “Internacia Lingvo” estas mirinda, kiam mi eklernis Esperanton, mi konstatis ke la lingvo mem estas ankaŭ tre lerninda. Laŭ mi, ĝia strukturo estas tute inĝenia, tia estas ĝia gramatiko kaj ankaŭ ĝia vortaro. Fakte, Esperanto estas preskaŭ perfekta kaj la termino “artefarita” tute klarigas la ideon: Esperanto estas lingvo farita kun arto! Krome, ĝi ankoraŭ estas belsona kaj muzika! Por kompletigi la kvalitojn listojn, se vi ŝatas lerni fremdajn lingvojn, Esperanto funkcias kiel bonega helpilo, ĉar ĝi klare montras tiel, kiel ĝenerale ĉiaj lingvoj fukcias.

Bone, nuntempe, mi ankoraŭ estas freŝa lernanto de Esperanto, kiu – laŭgrade – estas malkovranta la esperantujon. Do mi ne scias ĉion pri ĝi, sed kontraŭe la plejmulto da homoj pensas, Esperanto havas belan historion, riĉan kulturon kaj, kompreneble, ekzistas milionoj da homoj, kiu parolas Esperanton ĉirkaŭ la mondo. Mi nur veas ke ĉi tiuj informoj estas kaŝitaj kaj disponeblaj nur al tiu, kiu ellernis Esperanton. Sed mi estas opitimisto! Kvankam Esperanto ankoraŭ ne plene atingis ĝiajn celojn, mi kreas ke tio okazos, ke ĝi ne estas ŭtopio! Kiam tio okazos? Eble tio estos la temo de mia venonta artikolo…

[Fábio Monteiro]

Bandeira do Brasil.Resumo: como conheci o Esperanto e por que resolvi aprendê-lo.

England flagSummary: how I met Esperanto and why I decided to learn it.


Anúncios

Entry filed under: Esperanto. Tags: , , , , , .

Revivendo o Domínio Público Gênios do rock Inglês no Brasil

5 Comentários Add your own

  • 1. Adelson Andrade Alves Sobrinho  |  20/04/2011 às 23:22

    Mia kara,
    leginte vian artikolon mi diras la jenon:
    estas grandega plezuro kalkuli je vi inter miaj gelernantoj. Tiaj lernantoj kiaj vi nur feliĉigas la instruiston.
    Gratulojn!
    Bonegan paskon!

    Curtir

    Responder
    • 2. Fábio  |  21/04/2011 às 17:55

      Dankegon, kara amiko! Sed tiu teksto nur eblas pro viaj lecionoj…
      Mi kore dankas vin. =]

      Curtir

      Responder
  • 3. Golbery  |  21/04/2011 às 18:36

    Vere interesa respondo pri via kialo lerni Esperanton. Versxajne gxi estas fruktodona ekde komenco. Esperanto havas tre interesan kulturon. Mi sopiras pri niajn kunsidojn cxe CEA kaj pri la multnombraj geamikoj en Esperantio.

    Curtir

    Responder
    • 4. Fábio  |  27/04/2011 às 23:11

      Dankon pro via komento, Golbery! Pri la kunsidoj ĉe CEA, mi pensas ke ni povas (aŭ devas) revigligi ilin! Precipe, ĉar mi bezonas praktiki E-on… Hehehe.

      Curtir

      Responder
  • 5. miestas  |  08/10/2011 às 0:27

    Mi ankaŭ eklernis Esperanton en 2008 kaj nuntempe ĝi estas unu el la plej bonaj aferoj el mia vivo. Mi kredas, ke por ĉiuj parolantoj malkovro kaj lernado de la lingvo estas grava kaj memorinda sperto en sia vivo.

    Min multe ŝatas legi, kaj mi esperas, ke oni verkos baldaŭ libron pri la diversaj spertoj de la lernantoj kaj parolantoj de Esperanto rilate la malkovron, lernadon, ktp de la lingvo kaj de la esperanta komunumo.

    Curtir

    Responder

Deixe um comentário

Preencha os seus dados abaixo ou clique em um ícone para log in:

Logotipo do WordPress.com

Você está comentando utilizando sua conta WordPress.com. Sair / Alterar )

Imagem do Twitter

Você está comentando utilizando sua conta Twitter. Sair / Alterar )

Foto do Facebook

Você está comentando utilizando sua conta Facebook. Sair / Alterar )

Foto do Google+

Você está comentando utilizando sua conta Google+. Sair / Alterar )

Conectando a %s

Trackback this post  |  Subscribe to the comments via RSS Feed


Languages

Clique sobre a foto e conheça o viajante: Fábio Monteiro.

O Blog

Um blog pra quem gosta de se aventurar pelo mundo. Dicas e relatos de viagem baseados em fatos reais.

Blogo por tiuj, kiuj ŝatas riski sin tra la mondo. Konsiloj kaj rakontoj pri vojaĝoj bazitaj sur realaj okazaĵoj.

A blog for those who like to venture into the world. Tips and travel accounts based on real events.

Un blog para aquellos que gustan de aventurarse en el mundo. Consejos y relatos de viajes basados en hechos reales.

1 de junho de 2016
Hora de viajar!
Clique aqui e assista ao programa!
on Facebook.
Follow me!
Veja fotos!
On Google.

• Digite seu endereço de e-mail abaixo para assinar este blog e receber notificações de novos posts por e-mail.

• Skribu sube vian ret-adreson por aboni ĉi tiun blogon kaj ricevi avizojn pri novaj blogaĵoj per ret-adreso.

• Enter your email address below to subscribe this blog and receive notifications of new posts by email.

• Introduzca su e-mail para suscribirse a este blog y recibir notificaciones de nuevos mensajes por correo electrónico.

Junte-se a 2.473 outros seguidores

Categorias

Tópicos recentes

Instagram

Viajante no Twitter

Spektu Esperantan Televidon.
Vidu mian profilon ĉe Pasporta Servo.

Posts deste mês

abril 2011
D S T Q Q S S
« mar   maio »
 12
3456789
10111213141516
17181920212223
24252627282930
Coluna Playlist - Jornal O Povo
Fabinho na TV.
Fabinho no rádio.

%d blogueiros gostam disto: